Conrad Gesner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Conrad Gesner
Persona informo
Aliaj nomoj Philiatrus Evonymus • Conradus Bolovesus • Jacobus Carronus • Philiater Euonymus • Philiater Evonymus • Philiatrus Euonymus • Philiatros Euonymus • Conrad Bolovesus • Konrad Bolovesus • Conrado Boloveso • Conradus Bolovesus Fridemontanus • Jacob Carronus • Jakob Carronus
Naskiĝo 26-an de marto 1516 (1516-03-26)
en Zuriko,  Svisa Ĵurkomunumo
Morto 13-an de decembro 1565 (1565-12-13) (49-jaraĝa)
en Zuriko,  Svisa Ĵurkomunumo
Mortokialo pesto
Tombo Granda Monaĥejo
Lingvoj latina
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de StrasburgoUniversitato de BourgesUniversitato de Montpellier
Okupo
Okupo lingvistozoologo • montgrimpanto • kuracisto • bibliografo • universitata instruisto • biologobotanikisto • ornitologo • abelisto • natursciencisto
Verkoj Bibliotheca universalis
vdr

Conrad GESNER (naskiĝis la 26-an de marto, 1516, mortis la 13-an de decembro, 1565) estis svisa kuracisto kaj natursciencisto.

Gesner naskiĝis en Zuriko. Studinte medicinon, li unue laboris kiel instruisto. Ekde 1537 li okupis profesoran postenon pri la malnovgreka lingvo en Lausanne kaj en 1541 li iĝis profesoro pri fiziko. En la jaro 1554 li fariĝis "Oberstadtarzt" (= urba ĉefkuracisto) en Zuriko. En 1565 li mortis tie.

Conrad Gesner apud Ulisse Aldrovandi estas konsiderata unu el la fondintoj de la moderna zoologio. Li fondis en Zuriko la Botanikan Ĝardenon kaj konatan kolekton de naturaĵoj.

La plej fama verko de Gesner estas lia 4-voluma latinlingva Historiae animalium, kiu post lia morto kompletiĝis je kvina volumo. La verko aperis inter 1551 kaj 1558. En 1669 ĝi aperis germanlingve, sub la titolo Allgemeines Thierbuch. Ĝia klasifiko orientiĝis laŭ la ekzemploj de Aristotelo kaj Albertus Magnus. En la libro ankaŭ aperas aro da fablaj estaĵoj, tamen Gesner jam kritike prilumas la ekziston de ili.

En la grava botanika verko Stirpium historia Gesner priskribis la gravecon de unuopaj planteroj, ĉefe floroj kaj fruktoj, por la sistematiko de la plantoj. Nur post lia morto eldoniĝis la verko Historia plantarum. En Corpus Venetum de Balneis li priskribis analizojn de kuracakvoj. La verko Thesaurus Euonymi Philiatri... (1552) donis resumon pri la tiutempaj scioj pri kemio, kuraciloj kaj medicino. [1][2][3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ligilo: http://www.gessner500.ch/ Arkivigite je 2016-04-30 per la retarkivo Wayback Machine "500 jaroj -programo" en jaro 2016
  2. Libro en germana lingvo : «Facetten eines Universums. Conrad Gessner 1516–2016» (kun bildoj kaj dokumentoj) Eldonistoj: Urs B. Leu kaj Mylène Ruoss. Gekontribuantoj: Simona Boscani Leoni, Massimo Danzi, Florike Egmond, Walter Etter, Anja-Silvia Goeing, Daniel Hess, Hildegard Elisabeth Keller, Urs B. Leu, Clemens Müller, Reto Nyffeler, Manfred Peters, Alex Rübel, Mylène Ruoss, Hans-Konrad Schmutz, Berchtold Weber. Antaŭparoloj de Susanna Bliggenstorfer, Lukas Keller kaj Andreas Spillmann. Publikaĵo pri ekspozicioj svisa landamuseo kaj zoologia museo NZZ Libro ekde 16-a Marto 2016 ISBN 978-3-03810-152-9
  3. Libro en germana lingvo «Conrad Gessner (1516–1565)»Biografio pri Conrad Gessner (1516-1565) de Urs B. Leu, kun listo de 600 leteroj NZZ Libro ekde 16-a marto 2016; ISBN 978-3-03810-153-6