Conrad Gesner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Conrad GESNER (naskiĝis la 26-an de marto, 1516, mortis la 13-an de decembro, 1565) estis svisa kuracisto kaj natursciencisto.

Gesner naskiĝis en Zuriko. Studinte medicinon, li unue laboris kiel instruisto. Ekde 1537 li okupis profesoran postenon pri la malnovgreka lingvo en Lausanne kaj en 1541 li iĝis profesoro pri fiziko. En la jaro 1554 li fariĝis "Oberstadtarzt" (= urba ĉefkuracisto) en Zuriko. En 1565 li mortis tie.

Conrad Gesner apud Ulisse Aldrovandi estas konsiderata unu el la fondintoj de la moderna zoologio. Li fondis en Zuriko la Botanikan Ĝardenon kaj konatan kolekton de naturaĵoj.

La plej fama verko de Gesner estas lia 4-voluma latinlingva Historiae animalium, kiu post lia morto kompletiĝis je kvina volumo. La verko aperis inter 1551 kaj 1558. En 1669 ĝi aperis germanlingve, sub la titolo Allgemeines Thierbuch. Ĝia klasifiko orientiĝis laŭ la ekzemploj de Aristotelo kaj Albertus Magnus. En la libro ankaŭ aperas aro da fablaj estaĵoj, tamen Gesner jam kritike prilumas la ekziston de ili.

En la grava botanika verko Stirpium historia Gesner priskribis la gravecon de unuopaj planteroj, ĉefe floroj kaj fruktoj, por la sistematiko de la plantoj. Nur post lia morto eldoniĝis la verko Historia plantarum. En Corpus Venetum de Balneis li priskribis analizojn de kuracakvoj. La verko Thesaurus Euonymi Philiatri... (1552) donis resumon pri la tiutempaj scioj pri kemio, kuraciloj kaj medicino.