Conrad Russell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Conrad RUSSELL, la 5a Erlo Russell (naskiĝis la 15-an de aprilo, 1937, mortis la 14-an de oktrobro, 2004) estis brita historiisto kaj politikisto, kaj pranepo de Lordo John Russell, brita ĉefministro el la 19a jarcento.

Li edukiĝis ĉe Eton kaj Merton College, Oksfordo, kaj estis monde konata spertulo pri brita historio de la 17-a jarcento, verkinte multege pri parlamentaj luktoj el tiu periodo. Li estis ankau fervora liberalulo, el longa familio linio de liberaluloj.

Akademia Kariero[redakti | redakti fonton]

Russell estis elstara historiisto pri la originoj de la Angla Civila Milito. Li estis Lekciisto pri Historio ĉe Bedford College, Universitato de Londono, 1960-1979; Profesoro pri Historio ĉe Universitato Yale, Usono, 1979-1984; Astor-Profesoro pri Brita Historio ĉe Universitata Kolegio Londono 1984-1990; kaj Profesoro pri Brita Historio ĉe King's College London de 1990 ĝis sia emeritiĝo en 2003.

Politika Kariero[redakti | redakti fonton]

Kiam li estis juna, Russell ŝanceliĝis inter la Laborista Partio kaj la Liberaluloj, tiam tre malfortaj. En 1966 li estas parlamenta kandidato por la Laborista Partio en norda Londono, sed ne sukcesis gajni.

En 1987 li fariĝis la 5a Erlo Russell, kiam mortis lia duonfrato John Conrad Russell. Li estis la unua parlamentano de la Liberala Demokratia Partio, tuj post kiam kreiĝis la partio en 1988 pro kunfandiĝo inter la Liberala Partio kaj la Sociala Demokratia Partio. En la parlamento, li parolis por sia partio pri internaj aferoj, junularaj aferoj, kaj pensioj.

En 1999, forlasis la parlamenton ĉiuj krom 92 heredaj lordoj (t.e. ĉiuj kiuj ricevis sian titolon pro siaj antaŭuloj, ne pro propra merito). Russell elektiĝis en la unua loko en la listo de sia partio por resti en la parlamento, kvankam li senĉese argumentis por forigi la neelektitan House of Lords (Ĉambro de lordoj) kaj ĝin anstataŭigi per elektita senato.

Li ofte kontribuis al debatoj, kaj lin alte respektis ĉiuj partioj en la parlamento. En 1996 li ricevis la premion Lordo de la Jaro.

Li estis vicprezidanto de la Liberaldemokrata Junularo kaj Studentoj 1993-1994 kaj honora prezidanto de la Liberaldemokrata Historia Grupo 1998-2004.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Crisis of Parliaments: English history 1509-1660 (1971)
  • Origins of the English Civil War (redaktita, 1973)
  • Parliaments and English politics 1621-1629 (1979)
  • Unrevolutionary England, 1603-1642 (1990)
  • Fall of the British monarchies, 1637-1642 (1991)
  • An Intelligent Person's Guide to Liberalism (1999)