Vrin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cons (Vrin))
Vrin
Blazono de Vrin
Vrin-Cons
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Lumnezia/Lugnez
Koordinatoj  46° 39′ 18″ N 9° 6′ 0″ O / 46.65500 °N, 9.10000 °O / 46.65500; 9.10000 (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ 18″ N 9° 6′ 0″ O / 46.65500 °N, 9.10000 °O / 46.65500; 9.10000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 246
Areo 71,25 km²
Alteco 1448 m super marnivelo
Poŝtkodo 7149
Komunumkodo 3606
Mapo de Vrin

Vrin estas komunumo de la komunumaro Lumnezia/Lugnez kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 246 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vrin situas en la sudo de la valo Lumnezia en la fontregiono de la rivero Glogn (germanlingve Glenner). La komunumo konsistas el la kvin vilaĝoj Vrin-Dado, Vrin-Dadens (ĉefloko), Cons, Ligiazun kaj Sogn Giusep. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 3149 m s.m. sur la kulmino de la monto Piz Terri.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vrin limas en nordo kaj nordoriento al Lumbrein, en sudoriento kaj sudo al Valzo, en sudokcidento al Blenio (TI), en okcidentnordokcidento al Medel (Lukomagno), kaj en nordokcidento al Sumvitg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Vrin estas la finpunkto de la kantona vojo tra Vallumnezia, kiu komenciĝas en Ilanz. Per la poŝtaŭtolinio, kiu cirkulas sur tiu vojo, la komunumo estas konektita al la publika transporteto.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo de la komunumo estas la sursilvana dialekto de la romanĉa lingvo. Dum la popolnombrado de la jaro 2000 96% de la loĝantaro indikis kiel ĉeflingvo la romanĉan kaj 4% la germanan.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Vrin datiĝas el la jaro 1208 kiel Varin. Dum mezepoko la Monaĥejo Sankt Luzi en Koiro estis bienposedanto en Vrin. Vrin estis ĝis la liberaĉeto fare de la loĝantaro en la jaro 1538 feŭdo de la episkopo de Koiro. Episkopaj voktoj en Vrin estis sinsekve la senjoroj de Belmont, Muntalt kaj Sax-Misox. Ĝis la konstruo de la kantona vojo de Ilanz al Vrin en la jaro 1887 Vrin rilatis forte kun la loĝantoj de la tiĉina Belnio, kiu atingeblas tra la piedpado tra Diesrutpasejo. La blenianoj posedis la alpopaŝtejojn Blengias, Scharboden kaj Greina. Post fortaj disputoj en la jaro 1986 oni rezignis pri la realigo de planita baraĵlango kaj elektrejo en la Greinaebenajo. Ĉar la loĝantaro de la komunumo en la 20-a jarcento konstante malkreskis de la fondumo Pro Vrin en la 1980-aj jaroj en kunlaboro kun la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko kaj komunumaj aŭtoritatoj lanĉis projekton por fortigo de la vilaĝa infrastruktoro kaj la reloĝigo de la vilaĝo. En la jaro 1998 la vilaĝo por sia penado ricevis la Wakker-Premion. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]