Conthey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Conthey
Blazono de Conthey
Blazono de Conthey
Blazono de Conthey
Gryon
Gryon
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Conthey
Koordinatoj  46° 14′ 00″ N 07° 18′ 30″ O / 46.23333 °N, 7.30833 °O / 46.23333; 7.30833 (mapo)Koordinatoj: 46° 14′ 00″ N 07° 18′ 30″ O / 46.23333 °N, 7.30833 °O / 46.23333; 7.30833 (mapo)
Areo 84,98 km²
Alteco 504 m super marnivelo
Poŝtkodo 1964
Komunumkodo 6023
Mapo de Conthey
Mapo pri la situo de Conthey en la samnoma distrikto
vdr

Conthey estas komunumo kaj ĉefloko de la samnoma distrikto en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 7848 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Conthey situas ĉirkaŭ 92 km (fluga distanco) oriente de Ĝenevo kaj ĉirkaŭ 82 km (fluga distanco) sude de Berno. La komunuma teritorio etendiĝas de la Tsanfleuron-Glaĉero (limo kun kantono Vaŭdo) en la montarmasivo Les Diableret (3 200m de alteco) ĝis la dekstra bordo de Rodano, apud la alfuejo de rivero Morge. Sur ĝia teritorio situas la Lago de Derborance. Al la komunumo apartenas la vilaĝoj Aven, Châteauneuf, Conthey, Daillon, Erde, Le Bourg, Premploz, Sensine, Saint-Séverin, Vella kaj Vens.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 84,98 km², de kiuj 22,0% estas kovritaj de arbaro, 25,8% servas por agrikulturo kaj 5,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Conthey limas en nordokcidento al Bex (VD), en nordo al Ormont-Dessus (VD), en nordoriento al Savièse, en oriento al Siono, en sudo al aliflanke de Rodano al Nendaz, kaj en sudokcidento al Vétroz, Ardon kaj Chamoson.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Conthey pasas la kantona ĉefvojo n-ro kaj la svisa aŭtovojo A9, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo sur ĝia teritorio. La komunumo havas stacidomon ĉe la trajnlinio de Laŭzano al Brigo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Conthey datiĝas el la jaro 800 kiel curtis Contextis. Inter 1850 kaj 1950 estis malkovritaj en la vitejoj plucent tomboj el la bronzepoko ĝis la frua mezepoko. En 1254 Contey fariĝis la ĉefloko de la samnoma savoja subvoktejo. En la jaro 1324 Conthey ricevis de la Grafo Edvardo de Savojo la merkatorajton kaj en 1352 ĝi de Amadeo la 5-a ricevis aldonajn liberecojn. Ĝis la hodiaŭ tempo Conthey ĉiam restis loka administra centro. Ek de 1815 ĝi estas la ĉefloko de la samnoma distrikto de Kantono Valezo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]