Cool Biz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cool Biz ([kul biz], kurubizu en la japana) estas kampanjo adoptita de la japana registaro de la ĉefministro Koizumi Jun'ichiro pere de ties ministro de medio, celanta kontraŭi la tutmondan klimatan varmiĝon per promocio de neformala vestmaniero (sen vesto kaj kravato) dum la somero 2005.

Fakte temas pri malpligrandigo de la uzo de klimatiziloj en oficejoj kaj hejmoj: malplifunkciantaj klimatiziloj malpligrandigas la energikonsumon, kaj do la forcejan efikon.

Akcepto de temperaturoj de 28°C anstataŭ 26,2°C en la oficejoj, malpligrandigus la konsumon de CO2-ekvivalento de 160 ĝis 2.900.000 tunoj, kio draste malpligrandigus la kvanton de forcejefikaj gasoj.

En oktobro 2006 la ministro taksis la ŝparon je 460.000 tunoj de CO2, t.e. la konsumekvivalenton de unu miliono da hejmoj dum unu monato.

La registaro memorigas, ke la nura gajno de 1°C hejme, jam grande helpos limigi la energikonsumon.

Cool Biz internacie

La sudkorea registaro faris saman kampanjon en 2006. [1].

La Trades Union Congress, la federacio de sindikatoj de la Unuiĝinta Reĝlando postulis sekvon de la japana ekzemplo. [2]

Eksteraj ligiloj

greke Coolbiz japane