Coppename

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Coppename
rivero
Bazaj informoj
Longeco 400 km
Fluo
Enfluejo en la riveron Atlantiko
Geografio
Landoj Surinamo
Regionoj Sipaliwini
Map
vdr
La rivero Coppename.

La rivero Coppename, aŭ Kopenamo en Esperanto, estas rivero de Surinamo kiu fluas tra la distrikto Sipaliwini, formanta parton de la limo inter la distriktoj Coronie kaj Saramacca.

Fluejo[redakti | redakti fonton]

La rivero Coppename elfluas en la montoj Wilhelmina. Ties alfluantoj estas Dekstra Kopenamo (kiu elfluas en la nordorienta deklivaro de la montaro Wilhelmina, Tafelberg, kaj okcidento de Emmakette), la Maldekstra Kopenamo, kaj la Meza Kopenamo, kiu elfluas en la centra kaj okcidenta zonoj de la norda sekcio de la montoj Wilhelmina kaj la sudorienta regiono de la montoj Bakhuys.

La tri branĉoj de la Kopenamo kuniĝas supre de la akvofaloj Tonckens kaj poste fluas trapasante la monton Hebiweri. Malsupre de la rapidfluo Sidonkrutu ĝi kuniĝas kun la Adampada, kiu elfluas plejparte de la orienta deklivaro de la montaro Bakhuys. Malsupre de la rapidfluo de Langa, la rivero turnas orienten kaj supre de la rapidfluo de Raleigh ricevas la alfluon de la rivero Tangimama, kiu devenas de la norda zono de Emmaketen.

Ponto Bailey super la rivero Kopenamo en Bitagron.

La rapidfluo Raleigh, kun la najbara monto Voltz kaj la montoĉeno Van Stockum, konstituas allogon por turismo, kaj oni povas aliri tirn per malgrandaj aviadiloj.

Post unuiĝo kun la Kwama, la Kopenamo fluas norden kaj trapasas Kaaimanston, Bitagron kaj Heidoti. Post la atingo de la marborda ebenaĵo, al Kopenamo unuiĝas la Wayambo, kiu formas forkigon inter la riveroj Kopenamo kaj Nickerie.

Fine la Tibiti kaj la Coesewijne elfluas en la Kopenamo, kiu poste kunfluas kun la Saramacca kaj ambaŭ havas komunan delton per kiu ili elfluas al Atlantika Oceano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • C.F.A. Bruijning kaj J. Voorhoeve (red.): Encyclopedie van Suriname. Amsterdam u. Brussel 1977, B.V. Uitgeversmaatschappij Argus Elsevier; ISBN 90-10-01842-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 5° 48′ N 55° 55′ U / 5.800 °N, 55.917 °U / 5.800; -55.917 (mapo)