Coppet
El Vikipedio
| Coppet | |
|---|---|
| Kantono | Vaŭdo |
| Distrikto | Nyon |
| Koordinatoj | 46°18′00″N 6°10′40″O / 46.3°N, 6.17778°OKoordinatoj: 46°18′00″N 6°10′40″O / 46.3°N, 6.17778°O |
| Nombro de enloĝantoj | 2 774 (2007) |
| Areo | 1,93 km² |
| Alteco | 373 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1296 |
| Komunumkodo | 5712 |
Coppet estas svisa komunumo kaj historia urbeto en la Kantono Vaŭdo, ĉe la nord-okcidenta bordo de Lago Lemano malproksima je ĉ. 13 km de Ĝenevo, kaj 8 km de Nyon, en regiono tiel nomata Sankta Tero.
En Coppet alfluas la rivereto Doye, kiu fontas en Bogis-Bossey, trafluas Céligny, Founex, Commugny antaŭ sin ĵeti en Lemanon en Coppet.
Enhavo |
[redakti] Najbaraj komunumoj
La komunumo Coppet limas al Founex, Tannay kaj Commugny.
[redakti] Kastelo
La kastelo de Coppet, de 13-a jarcento estis aĉetita en 1784 de Jacques Necker, ministro pri financoj de la franca reĝo Ludoviko la 16-a kaj patro de Madame de Staël. Tie ŝi loĝis post esti forpelita el Francio fare de Napoléon Bonaparte.