Corail (Haitio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Corail
komunumo de Haitio
Administrado
Lando Haitio
Departemento Grand'Anse
Arondismento Arondismento Corail
Poŝtkodo HT 7310
Demografio
Loĝantaro 17,793 (2 009)
Geografio
Koordinatoj 18°34′1″N 73°53′24″U  /  18.56694°N, 73.89°U / 18.56694; -73.89 (Corail (Haitio)) (mapo)
Alto 155 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 108,51 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Jérémie (Haitio)
Jérémie (Haitio)
DMS
Jérémie
Jérémie
Jérémie

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Corail, Haïti [+]
vdr

Corail [koraj'], aŭ Koray en la kreola estas urbo kaj komunumo en la sudo de Haitio, en departemento Grand'Anse, sur duoninsulo Tiburon. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma arondismento.

Laŭ takso de 2009 la urbo havas 17.793 loĝantojn. La censo de 2003 rezultigis ankoraŭ 22.021.

Corail situas ĉe la marbordo de la golfo de Gonavo. Ĝin trapasas vojo 218. Kvankam la urbo situas ĉemare kaj posedas havenon, la regiono estas tiom monteca, ke unu kilometron for de la maro la nivelo jam atingas 200 metrojn. La alton de la komunumo oni indikas kiel de 155 metroj super marnivelo.

La loka ekonomio baziĝas sur la komercado de agrokulturaĵoj; gravas kafo, kakao, sukerkano kaj manioko. Krome rolas fiŝkaptado kaj minado de baŭksito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]