Corbassière-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Corbassière-Glaĉero
Grand Combin kun Corbassière-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 589041 / 93201 (mapo)45.9902777777787.2972222222222Koordinatoj: 45° 59′ N, 7° 18′ O; CH1903: 589041 / 93201 (mapo)
Corbassière-Glaĉero (Svislando)
Corbassière-Glaĉero (Svislando)
DEC
Corbassière-Glaĉero
Corbassière-Glaĉero
Map
Corbassière-Glaĉero
Estiĝloko Grand Combin
Longeco 9,8 km
Larĝeco 1 km
Areo 17,4 km²
Glacikvanto 2 km³
Elfluanto(j) Torrent de Corbassière→
DranseRodano
Jara retiriĝo/kresko ? m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Corbassière-Glaĉero (france Glacier de Corbassière, germane Corbassièregletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj. Kun longeco de 9,8 km, averaĝa larĝeco de 1 km kaj surfaco de 17,4 km² ĝi apartenas al la plej grandaj glaĉeroj de la Kantono Valezo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Corbassière-Glaĉero havas sian originon je alteco de 4000 m s.m. je la norda deklivo de Grand Combin. Sur alteco de 3300 ĝis 3400 m s.m. situas tre vasta glaciareo kun tre malgranda deklivo, kies limon formas en okcidento la rokpintoj de Maisons Blanches (kun altecoj ĝis 3682 m s.m.). Poste la glaĉero fluas post malforta kurbiĝo norden. Ĝiajn flankojn formas nun en okcidento la pintoj de Combin de Corbassière (3716 m s.m.) kaj Petit Combin (3663 m s.m.) kaj en oriento Tournelon Blanc (3702 m s.m.) kaj Grand Tavé (3158 m s.m.). La glaĉerlango nuntempe finiĝas sur alteco de proksimume 2300 m s.m.

La degelakvo de Corbassière-Glaĉero fluas tra Torrent de Corbassière al la rivero Dranse de Bagnes, kiu tra la Val de Bagnes alfluas al Rodano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la kulmino de la Eta Glaciepoko en la mezo de la 19-a jarcento la glaĉero retiriĝis proksimume 1.5 km.

Altmontara Turismo[redakti | redakti fonton]

Sur flanka moreno je la orienta bordo de la suba glaĉerparto situas la François-Xavier Bagnoud-Kabano en alteco de 2645 m s.m., kiu antaŭe nomigis Kabano de Panossière. Ĝi estas la elirpunkto por montgrimpadoj kaj glaĉerturoj en la regiono de la Grand Combin-Masivo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]