Le Châtelard FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Corbet)
- La mallongigo FR en Le Châtelard FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Le Châtelard.

Le Châtelard
Blazono de Le Châtelard
Blazono de Le Châtelard
Blazono de Le Châtelard
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Glano
Koordinatoj  46° 40′ 39″ N 6° 58′ 41″ O / 46.67750 °N, 6.97806 °O / 46.67750; 6.97806 (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 39″ N 6° 58′ 41″ O / 46.67750 °N, 6.97806 °O / 46.67750; 6.97806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 359
Areo 7,51 km²
Alteco 903 m super marnivelo
Poŝtkodo 1689
Komunumkodo 2067
Mapo de Le Châtelard
Mapo de Le Châtelard
Mapo de Le Châtelard
vdr

Le Châtelard estas komunumo en la distrikto Glano en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 359 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Le Châtelard situas en la monteta montaro de la Friburga Mezlando 7 kilometrojn sudoriente de la distriktĉefloko Romont kaj 8 kilometrojn nordokcidente de Bulle. La komunumo Le Châtelard konsistas el la vilaĝo Le Châtelard kaj la vilaĝetoj Corbet, Le Planet kaj Planafaye, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,51 km², de kiuj 26,6% estas kovritaj de arbaro, 69,8% servas por agrikulturo kaj 3,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Le Châtelard limas en nordo al Massonnens, en oriento al Villorsonnens, en sudoriento al Sorens, en sudo al Marsens, kaj en okcidento al Grangettes FR.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Le Châtelard situas flanke de la gravaj trafikvojoj kaj atingeblas nur pere de mallarĝaj flankaj vojoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 8 kilometrojn sudoriente apud Bulle. Pere de buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga de Romont al Bulle la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum mezepoko apartenis en la 13-a jarcento al la Grafoj de Grejerco kaj estis en la jaro 1274 akirita de la Grafoj de Savojo, kiuj koncedis libercoprivilegiojn al Le Châtelard. En la jaro 1449 Le Châtelard estis aĉetita de Antoine de Montagny. En la jaro 1564 estis akirita de la urba ŝtato Friburgo kaj atribuita al ties Voktejo Romont, kiu en la jaro 1798 post la Helveta Revolucio fariĝis distrikto kaj en la jaro 1848 surbaze de la nova friburga konstitucio estis atribuita al la Distrikto Glano.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]