Corbières FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo FR en Corbières FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Corbières.

Corbières
Blazono de Corbières
Blazono de Corbières
Blazono de Corbières
Corbières
Corbières
Corbières
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 39′ 33″ N 7° 6′ 7″ O / 46.65917 °N, 7.10194 °O / 46.65917; 7.10194 (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ 33″ N 7° 6′ 7″ O / 46.65917 °N, 7.10194 °O / 46.65917; 7.10194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 735
Areo 9,60 km²
Alteco 714 m super marnivelo
Poŝtkodo 1647
Komunumkodo 2129
Mapo de Corbières
Mapo de Corbières
Mapo de Corbières
vdr

Corbières (malnomva germanlingva nomo Korbers) estas komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 735 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Corbière situas en la Friburga Mezlando ĉe la orienta bordo de la Lago de Grejerco, proksimume 15 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Friburgo kaj kvin kilometrojn oriente de Bulle. En nordokcidento malgranda parto de la komunumo situas sur la okcidente bordo de la lago. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝoj Corbières kaj Villarvolard la setlejoj La Combe kaj Les Esserts kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,60 km², de kiuj 49,0% estas kovritaj de arbaro, 52,1% servas por agrikulturo kaj 5,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Corbières limas en nordo al Hauteville, en oriento al Cerniat, en sudo al Botterens, okcidento aliflanke de la Lago de Grejerco al Echeralens, kaj en nordokcidento al Pont-en-Ogoz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 180 de Friburgo al Jaun. Konekta vojo kondukas trans ponto super la Lago de Grejerco al Bulle. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 6 kilometrojn okcidente de la komunumo apud Bulle. Per du buslinioj de la entrepreno Transporto Publika Friburga la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Corbières datiĝas el la jaro 1115 kiel Corbere. Dum mezepoko Corbières estis la centro de samnoma senjorujo, kiu en la jaro 1543 estis akirita de la urbo Friburgo kaj ĝis la Helveta Revolucio de 1798 estis friburga voktejo kaj poste ĝis 1848 friburga distrikto. Per la enkonduko de la nova kantona konstitucio de 1848 Corbières fariĝis parto de la distrikto Grejerco.[3] Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la iama komunumo Villarvolard estis atribuita al la komunumo Corbières. La unua dokumenta mencio de Villarvolard datiĝas el la jaro 1179 kiel Vilierbalart.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]