Corcelles-près-Concise

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Corcelles-près-Concise
Blazono de Corcelles-près-Concise
Blazono de Corcelles-près-Concise
Blazono de Corcelles-près-Concise
Menhiroj de Corcelles
Menhiroj de Corcelles
Menhiroj de Corcelles
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 50′ 50″ N 6° 42′ 27″ O / 46.84722 °N, 6.70750 °O / 46.84722; 6.70750 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 50″ N 6° 42′ 27″ O / 46.84722 °N, 6.70750 °O / 46.84722; 6.70750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 297
Areo 4,09 km²
Alteco 470 m super marnivelo
Poŝtkodo 1426
Komunumkodo 5555
Mapo de Corcelles-près-Concise
Mapo de Corcelles-près-Concise
Situa mapo de Corcelles-près-Concise
vdr

Corcelles-près-Concise estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 297 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Corcelles-près-Concise situas proksimume 8 kilometrojn nordoriente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains ĉe la nordokcidenta bordo de la Lago de Neŭŝatelo ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro kaj etendiĝas ĝis al la kresto de Monto Aubert, kie sur alteco de 1290 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunuma teritorio. La komunumo konsistas el la vilaĝo Corcelles kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,09 km², de kiuj 40,8% estas kovritaj de arbaro, 46,5% servas por agrikulturo kaj 12,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Corcelles-près-Concise limas en nordo kaj oriento al Concise, en sudo al la Lago de Neŭŝatelo, en okcidento al Onnens, kaj en nordokcidento al Bonvillars.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Corcelles-près-Concise pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Neŭŝatelo al Yverdon-les-Bains. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A5, kiu tranĉas la komunuman teritorion, siutas en distanco de proksimume 4 kilometroj oriente apud Vaumarcus kaj okcidente apud Grandson. Pere de buslinio de Yverdon-les-Bains al Gorgier la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Corcelles-près-Concise datiĝas el la jaro 885 kiel Corceles. En la vilaĝo ekzistas grupo de 4 menhiroj, de kiuj tri datiĝas el la neolitiko, dum la kvara estis aldonita en la jaro 1843. Apud la lagobordo estis trovitaj restaĵoj de du setlejoj el la neolitiko kaj unu el la bronzepoko. Estis ankaŭ trovita bieno el la fura ferepoko kaj tombejo el la frua mezepoko. La Senjorujo Corcelles estis fondita de la barono Hugues de Grandson kaj apartenis al diversaj familioj, ĝis ĝi post la Batalo de Grandson en la jaro 1476 venis sub berna regado kaj fariĝis parto de la majorejo Corcelles-Concise en la Voktejo Grandson, kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto kaj kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso..[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]