Attalens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Corcelles FR)
Attalens
Blazono de Attalens
Blazono de Attalens
Blazono de Attalens
Kastelo de Attalens
Kastelo de Attalens
Kastelo de Attalens
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Vevejso
Koordinatoj  46° 30′ 36″ N 6° 50′ 56″ O / 46.51000 °N, 6.84889 °O / 46.51000; 6.84889 (mapo)Koordinatoj: 46° 30′ 36″ N 6° 50′ 56″ O / 46.51000 °N, 6.84889 °O / 46.51000; 6.84889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3006
Areo 9,76 km²
Alteco 777 m super marnivelo
Poŝtkodo 1616
Komunumkodo 2321
Mapo de Attalens
Mapo de Attalens
Mapo de Attalens
vdr

Attalens estas urbo kaj komunumo en la distrikto Vevejso en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 3006 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Attalens situas sur la akvodislimo inter Rodano en sudo kaj Rejno en nordo, nordokcidente de la Friburgaj Alpoj. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Attalens, Tatroz kaj Vuarat, kaj la vilaĝetoj Corcelles kaj Rombuet.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,76 km², de kiuj 26,9% estas kovritaj de arbaro, 59,5% servas por agrikulturo kaj 13,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Attalens limas en nordo al Oron, en oriento al Remaufens, en sudoriento al Corsier-sur-Vevey, en sudo al Jongny, en sudokcidento al Chardonne, en nordnordokcidento al Granges (Vevejso), kaj en nordokcidento al Bossonnens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 193 de Bossonnens al Corsier-sur-Vevey. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimue 4 kilometrojn sude de Attalens apud Chardonne. Per buslinioj al Palézieux, Corsier-sur-Vevey, Bossonnens kaj Vevey la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Attalens datiĝas el la jaro 867 kiel Haltningum. dum mezepoko Attalens apartenis al la Senjoroj de Oron, kiuj en la jaro 1200 konstruis kastelon en Attalens. En la jaro 1475 friburganoj konkeris la vilaĝon kaj rabobrulis ĝin. 1523 Karolo la 3-a de Savojo vendis la kastelon de Attalens al la katedrala kapitolo de Lauzano. En la jaro 1336 la urba ŝtato Friburgo konkeris Attalens kaj ĝi fariĝis voktejo de Friburgo. De la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1848 Attalens apartenis al la distrikto Châtel-Saint-Denis kaj poste ĝi sub la nova konstitucio de Friburgo estis atribuita al la distrikto Vevejso.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]