Corcelles-Cormondrèche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Corcelles NE)
Corcelles-Cormondrèche
Blazono de Corcelles-Cormondrèche
Blazono de Corcelles-Cormondrèche
Blazono de Corcelles-Cormondrèche
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Boudry
Koordinatoj  46° 59′ 10″ N 6° 52′ 35″ O / 46.98611 °N, 6.87639 °O / 46.98611; 6.87639 (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ 10″ N 6° 52′ 35″ O / 46.98611 °N, 6.87639 °O / 46.98611; 6.87639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4624
Areo 4,86 km²
Alteco 550 m super marnivelo
Poŝtkodo 2035
Komunumkodo 6407
Mapo de Corcelles-Cormondrèche
Mapo de Corcelles-Cormondrèche
Mapo de Corcelles-Cormondrèche
vdr

Corcelles-Cormondrèche estas komunumo en la distrikto Boudry en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 4624 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Corcelles-Cormondrèche situas kvar kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo sur la suda deklivo de la plej suda ĉeno de la Neŭŝatela Ĵuraso. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Corcelles kaj Cormondrèche. La vilaĝoj en la lastaj jardekoj komplete kunkreskis inter si kaj kun la najbara komunumo Peseux kaj fariĝis parto de la aglomeraĵo de Neŭŝatelo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,86 km², de kiuj 42,8% estas kovritaj de arbaro, 30,7% servas por agrikulturo kaj 26,3% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Corcelles-Cormondrèche limas en nordo al Val-de-Ruz, en oriento al Peseux, en sudo al Milvignes, kaj en okcidento al Rochefort.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Corcelles-Cormondrèche pasas la kantona ĉefvojo n-ro 10 de Neŭŝatelo al Pontarlier. De Corcelles la kantona ĉefvojo n-ro 170 kondukas al Le Locle. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A20 troviĝas 4 kilometrojn oriente en Neŭŝatelo kaj al la svisa aŭtovojo A5 3 kilometrojn sude en Auvernier. Corcelles disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al Pontarlier. La komunumo estas konektita al la loka busreto de la urbo Neŭŝatelo nome per la trolejbuslinio n-ro 1, kaj tra la komunumo pasas la interurba buslinio de Neŭŝatelo al Le Locle.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Corcelles datiĝas el la jaro 1092 kiel Curcellis, kaj Cormendrèche estis la unuan fojon menciita en la jaro 1220 kiel Cormundreschi. Ĝis la reformacio Corcelles-Commondrèche apartenis al la priorejo Corcelles, al kiu ankaŭ apartenis la vilaĝoj Coffrane, Les Geneveys-sur-Coffrane kaj Montmollin. Post la reformacio en la jaro 1530 la grafino de Neŭŝatelo kaj la senjoroj de Colombin dividis inter si la rajtojn pri la priorejo Corcelles. Ĝis la revolucio de la jaro 1848 Corcelles-Cormondrèche estis parto de la majorejo La Côte.[2] La preĝejo de Corcelles, siatempe ligita al Cluny, estas el la 15a jarcento kaj entenas freskojn de la pentristo Philippe Robert.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]