Corcovado (kanto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Corcovado estasbosanovo-kanto de la brazilano Antônio Carlos Jobim el la jaro 1960, kiu referencas al la samnoma monto en Rio-de-Ĵanejro. Ĝin kantis inter alie Elis Regina kaj Sérgio Mendes. La anglalingva traduktajo (Quiet Nights of Quiet Stars) devenas de Gene Lees.

La peco fariĝis ĵaza normkanto. Jam en 1962 Miles Davis surdiskigis sur sian albumon Quiet Nights version de la peco kun la orkestro de Gil Evans Orchestra. La plej fama versio devenas de Stan Getz , kiu ĝin surdiskigis kun Astrud kaj João Gilberto en 1964 sur la albumon Getz/Gilberto. Astrud Gilberto kantas same kiel The Girl from Ipanema la unuajn frazojn en la angla. Ŝia edzo daŭrigas la tekston en la portugala, kaj Getz ludas soloon.

Sonregistraĵoj

Korkovado-monto en Rio-de-Ĵanejro

Corcovado estis surdiskigita de diversaj artistoj, inter ili:

  • Cannonball Adderley (kun Sérgio Mendes)
  • Charlie Byrd
  • Miles Davis
  • Doris Day
  • Everything But The Girl
  • Ella Fitzgerald
  • Stan Getz (kun João kaj Astrud Gilberto)
  • Astrud Gilberto
  • The Idea of North
  • Mina
  • Frank Sinatra (kun Antonio Carlos Jobim, 1967)
  • Andy Williams
  • Ray Knox

Eksteraj ligiloj