Corentin Celton (pariza metrostacio)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Corentin Cariou (pariza metrostacio). |
Corentin Celton | ||||
---|---|---|---|---|
Stacio Corentin Celton sur linio 12
| ||||
subtera stacio • metrostacio | ||||
Lokigo | ||||
Lando | Francio | |||
Komunumo | Issy-les-Moulineaux | |||
Geografia situo | 48° 49′ 37″ N, 2° 16′ 44″ O (mapo)48.8268332.278985Koordinatoj: 48° 49′ 37″ N, 2° 16′ 44″ O (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Kajoj | 2 | |||
Tarifa zono | 2 | |||
Jara trafiko | 2 504 682 vojaĝantoj (2021) | |||
Historio | ||||
Malfermo | 24-a de marto 1934 | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Proprietulo | RATP | |||
Trafikanto | RATP | |||
Kodo | 2802 | |||
Metro-linio | ||||
Corentin Celton [kɔʁɑ̃tɛ̃ sɛltɔ̃] estas stacio sur linio 12 de la Metroo de Parizo, situanta en Issy-les-Moulineaux.
Stacio[redakti | redakti fonton]
Ĝi estis malfermita la 24-an de marto 1934 sub la nomo Petits Ménages.
En 1868, la malnova Hospico de Petits Ménages, tiam situanta en la 7-a arondismento de Parizo, translokiĝis al Issy-les-Moulineaux, lasante larĝan spacon al pligrandigo de magazeno "Au Bon Marché".
Situanta apud la hospico, la stacio nomiĝis « Petits-Ménages » ĝis la 15-a de oktobro 1945. Tiam, la stacio estis alinomita omaĝe al Corentin Celton, dungito de la hospico kaj rezistanto pafmortigita de nazioj.
Interkonektoj[redakti | redakti fonton]
- RATP 126 189 394 TUVIM
- N62
Proksime[redakti | redakti fonton]
- Hospitalo Corentin Celton
- Paris Expo Porte de Versailles (Parko de ekspozicioj de la Pordo de Versailles)
- Parko plursporta Suzanne-Lenglen
- Seminario Saint-Sulpice
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Listo de metrostacioj de Parizo
- Alinomitaj stacioj de la Metroo de Parizo
- Linio 12 de la metroo de Parizo