Villars ĉe Glano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cormanon)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Villars
Villars ĉe Glano
Blazono de Villars ĉe Glano
Blazono de Villars ĉe Glano
Blazono de Villars ĉe Glano
Villars ĉe Glano, fotita pere de teleobjektivo de la stacidomo de Matran
Villars ĉe Glano, fotita pere de teleobjektivo de la stacidomo de Matran
Villars ĉe Glano, fotita pere de teleobjektivo
de la stacidomo de Matran
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 47′ 27″ N 7° 6′ 57″ O / 46.79083 °N, 7.11583 °O / 46.79083; 7.11583 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 27″ N 7° 6′ 57″ O / 46.79083 °N, 7.11583 °O / 46.79083; 7.11583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 11397
Areo 5,49 km²
Alteco 659 m super marnivelo
Poŝtkodo 1752
Komunumkodo 2228
Mapo de Villars ĉe Glano
Mapo de Villars ĉe Glano
Mapo de Villars ĉe Glano
vdr

Villars ĉe Glano (en la franca lingvo Villars-sur-Glâne, malnovaj germanlingvaj nomoj Glanewiler kaj Wiler bei Matran) estas urbo kaj komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 11397 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Villars ĉe Glano situas en la Friburga Mezlando, norde de la alfluejo de Glano al Sarino. Ĝi estas antaŭurbo de la kantonĉefurbo Friburgo, kiu ĝi komplete kunkreskis. La komunumo konsistas el la urbo Villars kun la loĝkvartaloj Cormanon, Les Daillettes kaj Bertigny (en la germana lingvo Brittenach), kaj la industrikvartalo Moncor, kaj la vilaĝeto Sainte-Apolline.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,49 km², de kiuj 17,5% estas kovritaj de arbaro, 29,3% servas por agrikulturo kaj 51,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Villars ĉe Glano limas en nordo al Givisiez, en oriento al Friburgo, en sudoriento al Marly, en sudo al Hauterive, en sudokcidento al Matran, kaj en okcidento al Corminboeuf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Villars ĉe Glano pasas en sudo la kantona ĉefvojo n-ro 12 de Berno tra Friburgo al Vevey, kaj en nordo la svisa aŭtovojo A12, kiu sur la komunuma teritorio formas la vojnodon Friburgo-Sudo kun la ekspresvojo de Givisiez al la urbocentro de Villars. Krome da Villars pasas diversaj aliaj kantonaj vojoj. Per la stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Laŭzano kaj diversaj lokaj buslinioj, la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Villars ĉe Glano datiĝas el la jaro 1143 kiel Vilar. En la arbaro de Moncor estis trovita princa tombejo de eŭropa signifo, kiu datiĝas el la Hallstatt-epoko de la 6-a jarcento a.K. Dum romia epoko apud Saint-Appoline ekzistis transirejo trans la rivero Glano. Se senjoroj Villars-Achars estis menciitaj inter la 12-a kaj 14-a jarcento kiel bonfaruloj de la Monaĥejo Hauterive. En la jaro 1442 Villars ĉe Glano estis aĉetita de la urbo Friburgo kaj apartenis Sub la Novurba Flago ĝis la Helveta Revolucio de 1978 al la Malnova Kamparo de Friburgo. Dum la Helveta Revolucio kaj ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Friburgo kaj tiam surbaze de la nova kantona konstitucio de Friburgo estis integrita al la distrikto Sarino. En la jaro 2004 Villars ĉe Glano akiris la statuson de urbo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]