Cornelius Castoriadis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cornelius Castoriadis
Persona informo
Κορνήλιος Καστοριάδης
Naskonomo Κορνήλιος Καστοριάδης
Naskiĝo 11-an de marto 1922 (1922-03-11)
en Istanbulo
Morto 26-an de decembro 1997 (1997-12-26) (75-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Religio ateismo vd
Lingvoj grekafranca vd
Loĝloko Ateno vd
Ŝtataneco FrancioGrekio vd
Alma mater Nacia kaj Kapodistria Universitato de AtenoUniversitato de ParizoUniversité Paris-Nanterre vd
Partio Young Communist League of Greece vd
Familio
Edz(in)o Piera Aulagnier vd
Profesio
Alia nomo Pïerre Chaulieu • Marc Coudray • Paul Cardan vd
Okupo filozofoekonomikistoverkisto • universitata instruisto • psikologopolitikisto • psikoanalizisto vd
Laborkampo marksismo • kontinenta filozofio • ekonomiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cornelius CASTORIADIS, Κορνήλιος Καστοριάδης (11-an de marto 1922 en Istanbulo - 26-an de decembro 1997 en Parizo) estas la aŭtoro de originala revolucia penso, deirinta de la marksismo—sed poste rompinta el ĝi—kaj pruntpreninta elementojn el la psikanalizo. Li estas grekdevena franca filozofo kiu defendis la koncepton de "politika aŭtonomeco". Li fondis en 1948 kune kun Claude Lefort la grupon "Socialismo aŭ barbareco", kiu aperigas la samnoman revuon kaj kiu estas solvita en 1967.

Li naskiĝis en 1922 en Konstantinopolo, kaj lia familio iomete poste elmigris en Atenon, kie li studos juron, ekonomion kaj filozofion. Li aliĝis, 15-jara, al la malpermesita organizaĵo de la komunista Junularo sub la diktatoreco de Ioannis Metaxas. Li eniris en la internan opozicion de la komunista Partio dum la 2a Mondmilito, kaj forlasis ĝin en 1942 pro ĝia burokrateco kaj ŝovinismo por transiri al la trockismo. Li tiel troviĝis sub la duobla minaco stalinista kaj faŝista. En decembro 1945, li foriris el Grekio al Francio por prepari doktorecan tezon pri filozofio. Li definitive enhejmiĝis en Parizo (kie li ekhavos la francan ŝtatanecon komence de la 1970aj jaroj).

En 1946, li fondis kun Claude LEFORT maldekstran tendencon ene de la Internaciista Komunista Partio, la franca trockista partio. Dekomence kritikema pri la oficiala trockista politiko, tiu tendenco rompas el la trockismo por formi sendependan grupon nomitan "Socialismo aŭ barbareco". Ĝis ĝia fino vigligita ĉefe de CASTORIADIS, la grupo ellaboras de la marksismo pli kaj pli foran kritikon, kiu rigardas la kampojn okcidentan kaj socialistan kiel du formojn de la moderna kaj tutmonda sistemo de ekspluatado : la burokrata kapitalismo. Laŭ CASTORIADIS, la esenca celo de la revolucia projekto estas la kolektiva aŭtonomeco, komprenata laŭ sia greka deveno ("autos/nomos" : si mem/leĝo) kiel la povo doni al si siajn proprajn regulojn. Tiu aŭtonomeco realiĝos en rekta demokratio, kie la laboristaj konsilioj decidas pri ĉuij gravaj aferoj kaj elektas delegitojn eksigeblajn ĉiumomente.

La 40a kaj lasta numero de Socialismo aŭ barbareco aperis en somero 1965. La grupo mem dissolviĝis en 1966. Forlasinte la politikan aktivecon, CASTORIADIS dediĉas sin al la filozofia pensado paralele de sia profesia vivo, unue kiel ekonomiisto (de 1945 ĝis 1970 en la internacia sekretarejo de OEKE (Organizaĵo por Ekonomia Kunlaborado kaj Disvolviĝado), kaj poste kiel psikanalizisto ekde 1973. Elektita kiel studodirektoro en la Altstuda Lernejo en Socialaj Sciencoj (Parizo) en 1979, li okupiĝis pri seminarioj de 1980 ĝis 1995 en la ĝenerala temo "Ekstarigo de la socio kaj historia kreado". Li forpasis en 1997.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Reeldonoj, laŭ temo, de liaj tekstoj publikigitaj en "Socialismo aŭ barbareco" :
  1. La burokrata socio, 1. la produktorilatoj en Rusio, 1973, 1990.
  2. La burokrata socio, 2. la revolucio kontraŭ la burokrataro, 1973, 1990.
  3. La sperto de la laborista movado, 1. kiel batali, 1974.
  4. La sperto de la laborista movado, 2. proletaro kaj organiziĝo, 1974.
  5. Moderna kapitalismo kaj revolucio, 1. imperiismo kaj milito, 1979.
  6. Moderna kapitalismo kaj revolucio, 2. la revolucia movado sub la moderna kapitalismo, 1979.
  7. La enhavo de la socialismo, 1979.
  8. La franca socio, 1979.
  • La ĉefverko : La imaga starigo de la socio, 1975.
  • La posta disvolviĝo de lia penso : la serio "krucvojoj de la labirinto".
  1. La krucvojoj de la labirinto, 1978.
  2. Kampoj de la homo, la krucvojoj de la labirinto 2, 1986.
  3. La dispecigita mondo, la krucvojoj de la labirinto 3, 1990.
  4. La kreskado de la sensignifeco, la krucvojoj de la labirinto 4, 1996.
  5. La farita kaj la farenda, la krucvojoj de la labirinto 5, 1997.
  6. Figuroj de la pensebla, la krucvojoj de la labirinto 6, 1999.