Cornell Capa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cornell Capa
Persona informo
Naskonomo Kornél Friedmann
Naskiĝo 10-an de aprilo 1918 (1918-04-10)
en Budapeŝto
Morto 23-an de majo 2008 (2008-05-23) (90-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Frat(in)o Robert Capa
Okupo
Okupo fotisto • fotoĵurnalisto • ĵurnalisto
vdr

Cornell CAPA (naskiĝis la 10-an de aprilo 1918 kiel Kornell Friedmann en Budapeŝto, Hungario; mortis la 23-an de majo 2008 en Novjorko, Usono) estis hungara fotisto. Kiel pli juna frato de la fama fotisto Robert Capa oni nomis lin ankaŭ le petit Capa (la malgranda Capa). Kun sia frato li multe influis la tiel nomatan bildĵurnalismon. Li famiĝis pro fotoj de la vjetnama milito.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Cornell Capa estis la plej juna frato de juda familio el Budapeŝto. Kiel sia pli aĝa frato, li longe laboris kiel fotoĵurnalisto. En la jaro 1936 Cornell eklaboris por sia frato Robert kaj la fotistoj Henri Cartier-Bresson kaj David Seymour en Parizo, rivelante negativaĵojn.

En 1937 li elmigris al Usono kaj eklaboris en la fotoagentejo Pix. La sekvan jaron li estis dungita kiel presisto ĉe Life-magazino. De 1941 ĝis 1945 li laboris kiel fotisto ĉe Life, kaj estis dungita kiel tia en la jaro 1946. Ekde 1953 li laboris ĉefe kiel libera fotisto kaj kreis multajn dokumentariojn en Latinameriko.

Li iĝis plena membro de Magnum Photos en 1954 kaj vicprezidanto de la American Society of Magazine Photographers. De 1956 ĝis 1959 li estis prezidanto de Magnum.

En 1974 Capa ĉesis sian laboron kiel fotisto kaj fondis la International Center of Photography (mallonge: ICP) en Novjorko, kies direktoro li estis dum multaj jaroj. La celo de ICP estis protekti la verkojn de lia frato, sed ankaŭ la heredaĵojn de David Seymour kaj Werner Bischof. Li eldonis publikaĵojn pri la vivo kaj verko de Robert Capa. En 1983 li iĝis partoprenanta membro de Magnum Photos.

Cornell Capa mortis 90-jara, pro natura morto, en sia apartamento en Manhatano.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]