Corona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Corona estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Riverside. Corona signifas en la hispana origine "krono".

Ruĝa punkto montras lokon de Corona en Kalifornio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Corona situas sur montetaro en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Riverside (Kalifornio) troviĝas 18, Ontario (Kalifornio) 21 km.

Panoramo de Corona

Historio[redakti | redakti fonton]

Corona fondiĝis en 1886 kiel ekstera parto de Riverside. La tiutempaj loĝantoj kulturis citronojn. Digoj kaj duktoj estis konstruitaj por porti la akvon al la kolonio, krome oni boris profindajn putojn. En 1896 la loko prenis nomon Corona. Antaŭ la 1980-aj jaroj la urbego estis plejparte agrikultura komunumo, poste grava antaŭurbo de Los-Anĝeleso.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Corona havas municipan flughavenon kaj stacidomon. Aŭtovojoj kuras al la proksimaj urboj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Corona situas en mediteranea klimatozono. La temperaturo averaĝe varias inter 10-26 °C, en septembro la rekorda varmo estas 46 °C, en decembro la malvarma rekordo estas -6 °C. Jare pluvas po 305 mm. La pluvo kulminas en januaro, inter junio-julio praktike ne pluvas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • muzeo pri muziko kaj artoj

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio