Corpa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Corpa estas municipo de la Madrida Regiono en Hispanio, situanta en la subkomarko Alcarria de Alcalá, (Komarko de Alcalá). Ĝi havas 540 loĝantojn laŭ kalkuloj de 2008) kaj etendiĝas sur 25,91 km². Corpa troviĝas je 14 km de Alcalá de Henares.

Ĉirkaŭata de ebenaĵoj kun olivarboj kaj cerealoj, la vilaĝo famas pro la naturaj akvofontoj, kies akvo estis enboteligita kaj sendita al Flandrujo. Oni diras ke pluraj reĝoj uzis tiun akvon por persona uzo.