Corpo Truppe Volontarie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kolono de italaj trupoj dum la Batalo de Guadalaĥaro.

La Corpo Truppe Volontarie (Unuo de Trupoj de Volontuloj), konata ankaŭ laŭ ties sigloj, nome CTV, estis itala luktoforto de ĉirkaŭ 50.000 soldatoj senditaj de Italio faŝista de Benito Mussolini al Hispanio, kie ili partoprenis en la Hispana Enlanda Milito helpe al la flanko de Francisco Franco.

Antaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tuj post la komenco de la milito, Benito Mussolini decidis helpi la hispanajn naciistojn insurekciintojn. Tiam la puĉistaj fortoj plej bone preparataj situiĝis en la Hispana Maroko kaj en Kanarioj. La resto de insurekciintoj troviĝis dekomence en Pamplono, Zaragozo, Oviedo, Salamanko, Avilo, Segovio kaj Kadizo. Krome granda parto de la Ŝiparmeo kaj de la Aerarmeo restis fidela al la legitima respublika registaro. En tiu situacio, la helpo italia ludis gravan rolon, kiam oni sendis tiam aviadilojn kiuj transportis parton de la insurekciita armeo el Maroko al la duoninsulo (plejparte sukcesis pasi post kiam la Respubliko uzis la tutan ŝiparon, kies nuraj du destrojeroj estis venkitaj de la puĉismaj ŝipoj Canarias kaj Almirante Cervera en la batalo de la Kabo Espartel). Samtempw, en la havenoj portugalaj alvenis la italaj provizoj, kiuj estis transportataj poste laŭtere al Hispanio. Ankaŭ la itala Mararmeo intervenis la unuan monaton klopode tranĉi la respublikajn provizojn venuntaj tra la Mediteraneo.

Operacoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj operacoj propre luktaj kie partoprenis laŭnome "volontuloj"[1] italaj estis en Majorko oktobro de 1936, kaj tuje en la unuaj aerbombardado super Madrido. Estrate de Ĉefkomandanto nome Mario Roatta, decembre alvenis ĉirkaŭ 3.000 soldatoj al Kadizo kaj en februaro de 1937, kun jam 44.000 soldatoj sur hispana teritorio, la forto ricevis la oficialan nomon de Corpo Truppe Volontarie, organizataj en kvar divizioj pure italaj kaj du mikse itala-hispanaj:

La unika tute suraŭta estis Littorio. Ĉiuj posedis tankojn, blenditajn veturilojn kaj artilerion (inklude kontraŭaviadila).

Post la konkero de Malago fare de la itala truparo, Mussolini sentis neceson realigi grandan militan operacon kiu montru la kapablon de lia armeo en lukto, konvinkante la frankisman flankon por kunlabori en operaco de granda atingo en la ĝenerala atako kontraŭ Madrido. Tiu operaco estos poste konata kiel la batalo de Guadalaĥaro kaj estis katastrofo por la Corpo Truppe Volontarie, kiu ekde tiam jam ne partoprenos plu en la regado de operacoj tiomgrandaj kaj nur kiel apogo al la frankisma flanko. Post la fino de la milito, la italaj trupoj retiriĝis preskaŭ tuje.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oni povas supozi, ke en faŝisma reĝimo volontuleco estis imaga.

Referencoj[redakti | redakti fonton]