Corsica et Sardinia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus

Corsica et Sardinia (latine por Korsiko kaj Sardinio) estis provinco de la Romia Imperio.

Corsica et Sardinia, jen malhelruĝe akcentita

La provinca teritorio, kiel montras la nomo, ampleksis la du insulojn Korsiko kaj Sardinio okcidente de kontitenta Italio. La provinco instaliĝis dum la jaro 238 antaŭ Kristo, fine de la Unua Punika Milito, kiam Kartago devis cedi ambaŭ insulojn al Romio. Tiu cedo markis la komencon de romia domino en la okcidento de la Mediteranea Maro. Ambaŭ insuloj restis sub romia regado pot la sekvaj 694 jaroj.