Corsicana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Corsicana estas urbo en graflando Navarro, Teksaso, Usono, kun loĝantaro de 24.485 (censo 2000).

Ĝi estis fondita en 1848 kaj ricevis nomon fare de la teksasa revolucia heroo José Antonio Navarro post la mediteranea insulo de Korsiko, naskiĝloko de liaj gepatroj.

La Corsicana Female Literary Institute malfermiĝis en 1857 kaj estis fermita en 1870.

Oni trovis en 1894 - pro akcidento - en la proksimo de Corsicana gravan naftokampon, la unuan komerce gravan naftokampon en Teksaso.

Dum la dua mondmilito, tie funkciis aviadila lernejo. La loko estas ankaŭ sidejo de Collin Street Bakery, kiu produktas fruktokukojn ekde 1896.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]