Corsier GE
Corsier | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ĝenevo |
Distrikto | nenia distrikto en Kantono Ĝenevo |
Koordinatoj | 46° 15′ 00″ N 6° 13′ 00″ O / 46.25000 °N, 6.21667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 15′ 00″ N 6° 13′ 00″ O / 46.25000 °N, 6.21667 °O (mapo) |
Areo | 2,78 km² |
Alteco | 426 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1246 |
Komunumkodo | 6619 |
Corsier estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando. Ĝi havis 1795 loĝantojn je la 30-a de aprilo 2010.
Geografio
Corsier siutas ĉe la suda bordo de la lago Lemano, kaj ĝin trafluas de rojo Le Nand d'Aisy.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Corsier limas en nordo al Anières, en oriento al Gy, en sudo al Meinier, en sudokcidento al Collonge-Bellerive, kaj en nordokcidento aliflanke de la lago Lemano al Versoix.
Trafiko
Corsier estas konektita per la buslinio E al la urba transportreto de Ĝenevo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Corsier datiĝas el la jaro 1297 kiel Corsiacum.[1]
Jam en la jaro 1858 Hippolyte-Jean Gosse kaj en 1930 David Viollier atentigis pri droniĝinta prahistoria surfosta setlejo ĉe la bordo de la lago. En malnovaj dokumentoj oni nomis la setlejon La Gabiule sed efektive ĝi troviĝas apud Corsier-Port. Temas pri la ununura arkeologia trovejo apud Lemano, kie kunekzistas ĉiuj prahistoriaj periodoj.[2]
Iĝinte protestanta post la Reformacio, Corsier reiĝis katolika sub la influo de Francisko el Sales, kiu estis ties paroĥestro inter 1595 et 1601.
De mezepoko ĝis 1816 Anières kun la interrompo dum la berna okupado inter 1536 kaj 1567 apartenis al Savojo. Tiam ĝi estis kunigita kun Corsier kaj fariĝis parto de Kantono Ĝenevo kaj Svislando. En la jaro 1858 Corsier kaj Anières denove estis disigitaj al du memstaraj komunumoj, ĉar ili ne sukcesis interkonsenti pri la divido de la financoj.
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Corsier
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Artikolo Corsier (GE) en la Historia Leksikono de Svislando
- ↑ Fonto: Pierre Corboud: Corsier (GE), Bordaj kaj surfostaj setlejoj en Historia Leksikono de Svislando
Eksteraj ligiloj
|