Cortaillod

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cortaillod
Blazono de Cortaillod
Blazono de Cortaillod
Blazono de Cortaillod
Cortaillod en vintro
Cortaillod en vintro
Cortaillod dum vintro
komunumo en Svislando
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Boudry
Koordinatoj  46° 56′ 37″ N 6° 50′ 50″ O / 46.94361 °N, 6.84722 °O / 46.94361; 6.84722 (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 37″ N 6° 50′ 50″ O / 46.94361 °N, 6.84722 °O / 46.94361; 6.84722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4528
Areo 3,69 km²
Alteco 484 m super marnivelo
Poŝtkodo 2016
Komunumkodo 6408
Mapo de Cortaillod
Mapo de Cortaillod
Mapo de Cortaillod
vdr

Cortaillod estas komunumo en la distrikto Boudry en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 4528 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La viteja komunumo Cortaillod situas ĉe la norda bordo de la Lago de Neŭŝatelo proksimume 8 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo. La nordorientan limon de la komunumo al Boudry formas la rivero Areuse, kiu okcidente de la komunumo alfluas al la lago. La komunumo konsistas el la vilaĝo Cortaillod kaj la vilaĝetoj Bas-de-Sachet kaj Petit Cortaillod.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,69 km², de kiuj 11,8% estas kovritaj de arbaro, 46,9% servas por agrikulturo kaj 40,1% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Cortaillod limas en nordo al Boudry, en oriento kaj sudo al la Lago de Neŭŝatelo, kaj en okcidento al Bevaix.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la norda komunumolimo al Boudry kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 10 kaj la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al Yverdon-les-Bains sur teritorio de Boudry kaj la svisa aŭtovojo A5 sur la limo inter Bevaix kaj Cortaillod, tiel alveturejo Cortaillod-Boudry situas en okcidento sur la komunuma teritorio. La alveturejo Areuse situas tuj okcidente de la komunuma limo sur teritorio de Boudry. Per buslinio de Boudry al Saint-Aubin-Sauges la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De 1892 ĝis 1984 en Cortaillod ankaŭ funkciis tramlinio al Neŭŝatelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum neolitiko de la 5-a jarmilo a.K. ĝis la 4-a jarmilo a.K. en Cortaillod ekzistis pluraj lagobordaj setlejoj, de kiuj estis trovitaj multnombraj objektoj, kiel hakiloj kaj ujoj. La la loko, tiu epoko estis nomita Cortaillod-kulturo. Ekzistis en Cortaillod ankaŭ setlejoj dum la bronzepoko de 1250 a.K. ĝis 850 a. K.. Oni elfosis multnombrajn objektojn el tiu epoko kiel glavoj, ornamaĵoj kaj vazoj. En Cortaillod estis trovita la plej malnova bronzorado de Svislando.[2]

La unua dokumenta mencio de Cortaillod datiĝas el la jaro 1280 kiel Cortaillaut. Dum mezepoko en la vilaĝa komunumo vivis unuflanke civitanoj de Boudry submetitaj al la senjoro de Gorgier kaj aliflanke subuloj de la priorejo de Bevaix. Cortaillod formis majorejon en kiu ambaŭ servutestroj estis reprezentitaj de oficisto, tiel nomita majoro. Tamen funkciis nur civila tribunalo en Cortaillod. Ek de 1379 la loĝantoj de Cortaillod formis vilaĝan kooperativon, kiu posedis proprajn paŝtejojn. En la jaro 1499 Filipo de Hochberg, Grafo de Neŭŝatelo, koncedis al la vilaĝanoj la rajton utiligi la sablajn bordojn de la lago. Inter 1541 kaj 1545 la Senjoro de Colombier aĉetis la vilaĝon Cortaillod de la antaŭaj servutestroj. En la jaro 1564 la Senjorujo Colombier estis vendita al la Grafo de Neŭŝatelo kaj Cortaillod fariĝis parto de la Grafejo Neŭŝatelo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]