Cortegana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Cortegana
Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Onubo
Urbestro Antonio Ramón Marín García
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 4.965  (2009)
Geografio
Areo 174
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la municipa teritorio de Cortegana en sia provinco
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Cortegana, aŭ esperante Kortegano, estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita populacio en 2009 estis de 4.965 loĝantoj kaj denseco estas de 28,53 loĝ/km². Anoj estas "castañeros".

Situo[redakti | redakti fonton]

Cortegana estas situa en la norda parto de la provinco de Onubo en la komarkodistrikto Sierra de Aracena, je altitudo de 673 m; je 121 km de Onubo, provinca ĉefurbo. La montara areo de ties teritorio estas de 174 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 54' N, 6º 49' Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1594 formis parton de la Regno de Sevilo en la Sierra de Aroche kaj havis 604 impostopagantajn vilaĝanojn.[1]

Infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

En la ĉirkaŭa naturo estas abundo de vegetalaj kaj animalaj specioj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. Rura turismo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa monumento kaj vidindaĵo de la vilaĝo estas la Kastelo de Kortegano. Konstruita fine de la 13a jarcento (ĉirkaŭ 1293) laŭ ordono de la Reĝo Sanĉo la Kuraĝulo, kiel parto de la defenda linio paralela al la portugala landlimo. Tie oni defendis la urbon de Sevilo antaŭ eblaj invadoj el Portugalio, ĉar delonge ekzistis akra polemiko pro precizeco de landlimoj. La kastelo iom post iom ruiniĝis pro abandono kaj pro naturaj kialoj, kiel la sekvoj de la Lisbona tertremo meze de la 18a jarcento (1755). Ĝi estas deklarata protektita havaĵo kaj estis rekuperata por la vilaĝo en 2006, kiam la Municipo de Sevilo (antaŭa posedanto) redonis la administradon al Kortegano. Aktuale ĝi iĝis turisma allogaĵo. Dum aŭgusto en la kastelo kaj en la tuta vilaĝo oni celebras faman Mezepokan Foiron.

Inter la religiaj konstruaĵoj elstaras la Preĝejo de la Dia Savinto (de la 14a jarcento al la 17a), kiu gastigas la duan paroĥan trezoron pli gravan de la provinco de Huelva, la malgranda Ermitejo de Nia Sinjorino de la Pieco (de mezepoka origino -13a jarcento-), la Preĝejo de Sankta Sebastiano (de stilo mudeĥara, de la 15a jarcento) kaj la Ermitejo de la Kalvaria Vojo (de la 19a jarcento), kie oni kultas al Nia Patro Jesuo Nazareno.

Aliaj konstruaĵoj nereligiaj estas la Taŭrludejo (1854) kaj la lavfonto de la jaro 1883. Elstaras la konstruo komence de la 20a jarcento de la Granda Socia Kazino kaj la Societo Nova Kazino. Ĝiaj stratoj elstaras pro ĝia kruta niveldiferenco kaj sinueco.

Dum la 19a jarcento la terkultura ekonomio donis paŝon al la industria kiu hodiaŭ konas, elstarante de ĝiaj industrioj, la vianda, en kiu la ŝinko okupas elstaran pozicion, tiu de la fabrikado de stangpeziloj kaj tiu de la korko, de la plej gravaj je nacia nivelo.

De lia alloga kulturo elstaras la Karnavalo en Februaro, la superba Sankta Semajno, unu el la grandaj allogoj de la loko, la multamasa Kamparfesto de Sankta Antonio de Padua en la monato de Junio, la Festo de la Corpus Christi kaj la Foiro kaj Patronaj Festoj en honoro de Nia Sinjorino de la Pieco, komence de Septembro, al kion oni devas kunigi la menciitajn Mezepokajn Foirojn, kiuj komence de la monato de Aŭgusto iĝa la granda alloga turisma de la loĝantaro donita la enorma amaskomunika trafo, kiun havis je nacia kaj aŭtonom-komunuma nivelo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Libro de los Millones: Censo de populacio de la provincoj kaj jurisdicioj de la Regno de Kastilio en la 16a jarcento

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(en la hispana)

  • Sánchez Sánchez, José María - "La Iglesia Parroquial del Divino Salvador".
  • Sánchez Sánchez, José María y Valor Piechotta, Magdalena - "El Castillo de Cortegana".
  • Borrallo Sánchez, Pablo Jesús - "La Pasión en Cortegana, Historia de sus Hermandades Penitenciales".
  • Borrallo Sánchez, Pablo Jesús - "Vocablos y Expresiones Típicas de Cortegana".
  • Borrallo Sánchez, Pablo Jesús - " El Humanista Diego López de Cortegana (1455-1524)"
  • Carrillo, Emilio - " La Orden del Temple: Un Nuevo Descubrimiento"
  • AAVV - " Diez Relatos y un Castillo "
  • Borrallo Sánchez, Pablo Jesús - "Porque sois a la verdad de Cortegana el honor, Historia de la devoción a Nuestra Señora de la Piedad".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]