Cortelazor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Cortelazor
Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Onubo
Urbestro Ana González García
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 313  (2009)
Geografio
Areo 40
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la municipa teritorio de Cortelazor en sia provinco
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Cortelazor [kortelazOr] (Kortego de la akcipitro) estas municipo de Hispanio, en la nordo de la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio. La akcipitro kiu aperas en la nomo (sendepende de certa etimologio) aperas ankaŭ en la blazono.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Cortelazoreños. La censita populacio en 2009 estis de 313 loĝantoj kaj la denseco estas de 7,2 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Cortelazor estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Sierra de Aracena en la okcidenta parto de Sierra Morena, je altitudo de 622 m; la plej alta altaĵo estas "El Palancar" kun 782 m kaj la plej malalta la rivereto de Onubo iom pli suba ol la 400 m super marnivelo. La vilaĝo situas je 120 km el Onubo, provinca ĉefurbo, kaj je nur 100 km el Sevilo, regiona ĉefurbo. La montareca areo de ties teritorio estas de 40 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Koncerne al la klimato oni povas rimarkigi ke estas de la mediteranea tipo, kvankam ĝi ankaŭ havas trajtojn de klimato de monto, pro tio ke la pluvokvantoj oscilas ĉirkaŭ la 1100 mm de akvo jare. La epoko de plej grandaj pluvoj estas en aŭtuno kaj printempo. Vintre amlofte neĝas, kvankam oni devas elstarigi la neĝofalojn de 1991, 2005 kaj 2006. Same, la jara averaĝa temperaturo estas de ĉirkaŭ 14 gradoj.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

La tipo de vegetaĵaro kiun oni povas trovi en ĉi tiu municipa teritorio estas la asociita al la arbaro sklerofila, konstituita de la korkokverko, la verda kverko, la olivujo kaj diversaj tipoj de makiso, tiaj kiaj la Ladana cisto (Cistus ladanifer) aŭ la eriko, ĉefe. Oni trovas ankaŭ komunumojn de kaŝtanarboj en la pli altaj kaj ombraj zonoj, kiuj anstataŭis la originajn arbarojn de montara kverko jam en la epoko de la romianoj. Oni povas trovi ankaŭ komunumojn de specioj aloktonaj tiaj kiaj la pinastro (Pinus pinaster) aŭ la eŭkalipto.

Koncerne al la faŭno de ĉi tiu komunumo, elstaras mamuloj tiaj kiaj la cervo, la apro, la vulpo kaj la melo. Bedaŭrinde, pro manko de taŭga media konscienco malaperis el la zono la komunumoj de lupoj kaj de linkoj dum la 20a jarcento. Oni devas mencii ankaŭ la nigran vulturon (estante la montaro de Aracena kaj sudo de Ekstremaduro la lokoj de la iberia duoninsulo kie restas ĉi tiu specio) kaj la raraĵon de la Nigra cikonio (malabunda en la duoninsulo). Aliflanke ankaŭ estas specioj kiaj la reĝa aglo, la gipso, la Ruĝa milvo, la Blanka cikonio (ĉefe dum migrado), ktp. Aliaj malgrandaj bestoj kiujn oni povas trovi estas la Lepra emido, la Pereza rano, la salamandro, kaj la lacertoj, inter aliaj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivoj, kaŝtanoj) kaj brutobredado. Koncerne al specioj por brutobredado oni trovos kiel nediskutebla ĉefo la iberian porkon, sekvita de bovoj, kaproj, ŝafoj kaj kokinoj. Kiel ŝarĝobesto kaj tradicia transportilo oni povas trovi la azenon, kvankam ĉi tiu speco estas malaperonta pro la logika prefero de la rimedoj de aktuala transporto permotora.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]