Corto Maltese

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Corto Maltese estas komiksa figuro kreita en 1967 de Hugo Pratt por la revuo Sgt. Kirk. De la unua bildhistorio Una ballata del mare salato (Balado de la salata maro) ĝis la lasta Mu en 1988, dum dek du rakontoj, liaj aventuroj mirigis milojn da legantoj.

Laŭ datumoj aperantaj en tiuj historioj ni scias ke li naskiĝis en La Valeto (Malto) en 1887. Li estas brito kaj loĝis en Kordovo antaŭ ol komenci siajn vojaĝojn tra ĉiujn Kontinentojn ĝis la fino de siaj aventuroj ankaŭ en Hispanio dum Hispana Enlanda Milito.

Vero malheroo, en siaj aventuroj li enamiĝas je du virinoj Pandora kaj Shangai Lil, kaj luktas kontraŭ sia ĉiama konkuranto Rasputin, kun kiu havos tre strangan rilaton.