Cosma Shiva Hagen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cosma Shiva Hagen (2012)

Cosma Shiva HAGEN [kosma ŝiva hagn] (naskiĝis la 17-an de majo, 1981) estas germana aktorino.

Cosma Shiva Hagen naskiĝis en Losanĝeleso, kiel filino de la kantistino Nina Hagen kaj nepino de la aktorino Eva-Maria Hagen. Sian junaĝon ŝi pasigis interalie en Londono, Parizo, Berlino kaj Hamburgo. En la aĝo de 15 jaroj ŝi finis la lernejon por fariĝi aktorino.

En la jaro 1996 ŝi unuafoje aperis en la televida produktaĵo Crash Kids, en kiu ŝi prezentis drogulinon. Famon ŝi gajnis en 1998, per rolo en la komedia filmo Das merkwürdige Verhalten geschlechtsreifer Großstädter zur Paarungszeit. Ankaŭ ŝia agado en la televidserio Der Laden (1998, laŭ verko de Erwin Strittmatter) rikoltis atenton kaj laŭdon. Ŝia voĉo prezentis la protagonstinon en la germanlingva versio de la Disney-filmo Mulan.

Listo de filmoj

  • Crash Kids (1996)
  • Das merkwürdige Verhalten geschlechtsreifer Großstädter zur Paarungszeit (1998)
  • Der Laden (1998)
  • Todesengel (1998)
  • Mulan (1998, voĉo en la germanalingva versio)
  • Sweet Little Sixteen (1999)
  • Marlene (2000)
  • Die fabelhaften Schwestern (2001)
  • Das letzte Versteck (2002)
  • Dirty Sky (2002)
  • Nachtschicht - Amok (2003)