Kosifikulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cossyphicula)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kosifikulo
Kosifikulo
Kosifikulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cossyphicula
Specio: C. roberti'
Cossyphicula roberti
(Alexander, 1903)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

KosifikuloBlankaventra ruĝgorĝulo (Cossyphicula roberti) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas monotipa en la genro Cossyphicula.

Temas pri specio simila al la Orienta ruĝgorĝulo, ĉar estas griza al bruna en supraj partoj, ekzemple bruna kapo, sed kun bluecgriza traokula zono, dum subaj partoj estas oranĝaj, sed ĉefe en gorĝo, supra brusto kaj flankoj, dum centre nuancas al helflava kaj al blankeca en ventro, de kie devenas unu el la nomoj de la specioj, nome la popola, dum Kosifikulo estas adapto de la latina scienca nomo.

Ĝi troviĝas en centra Afriko nome Burundio, Kameruno, Demokratia Respubliko Kongo, Ekvatora Gvineo, Niĝerio, Ruando kaj Ugando. Ties natura habitato estas subtropika aŭ tropika humida arbaro de malaltaj teroj aŭ de montaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]