Cour Saint-Émilion (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cour Saint-Émilion
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 12-a
Geografia situo 48° 50′ 1″ N, 2° 23′ 15″ O (mapo)48.833484307152.3876129884482Koordinatoj: 48° 50′ 1″ N, 2° 23′ 15″ O (mapo)
Cour Saint-Émilion (Parizo)
Cour Saint-Émilion (Parizo)
DEC
Cour Saint-Émilion
Cour Saint-Émilion
Cour Saint-Émilion
Situo sur mapo de Parizo
Map
Cour Saint-Émilion
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 1
Jara trafiko 2 985 122 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 15-a de oktobro 1998
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 15-01 / EMI
Metro-linio M14
vdr

Cour Saint-Émilion [kuʁ sɛ̃t‿emiljɔ̃] estas stacio de la linio 14 de la Metroo de Parizo, en la 12-a arondismento de Parizo.

Stacio[redakti | redakti fonton]

La stacio estis malfermita la 15-an de oktobro 1998 kun la unua parto de linio 14 inter metrostacioj Madeleine kaj Bibliothèque François Mitterrand.

La stacio situas sub la sudo de Parko de Bercy, transverse orientita, antaŭ ol ekiri en sia transiro sub la Sejno.

Ĝia nomo devenas de Saint-Émilion kiu estas Nomo de Regata Origino de vinoj de la regiono de Bordeaux. La stacio situas en la malnova stacidomo de Paris-Bercy, en parto kien alvenis trajnoj alportantaj vinojn el suda Francio. Pli precize la metrostacio eltiras sian nomon de najbara "Cour Saint-Émilion" (Korso Saint-Émilion).

Alirejo[redakti | redakti fonton]

La stacio havas ununuran alirejon:

  • Strato François Truffaut kun rulŝtuparoj supren kaj malsupren, ŝtuparo kaj lifto.

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

  • RATP 24, 64, 109, 111

Proksime[redakti | redakti fonton]

  • Bercy Village (Komerca komplekso)
  • Parko de Bercy
  • Musée des Arts forains (Muzeo de foiraj artoj)

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]