Courfaivre

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Courfaivre
Blazono de Courfaivre
Blazono de Courfaivre
Preĝejo de Courfaivre
Preĝejo de Courfaivre
Kantono Ĵuraso
Distrikto Delemonto
Koordinatoj  47°20′10″N 7°17′0″O  /  47.33611°N, 7.28333°O / 47.33611; 7.28333 (Courfaivre)Koordinatoj: 47°20′10″N 7°17′0″O  /  47.33611°N, 7.28333°O / 47.33611; 7.28333 (Courfaivre)
Nombro de enloĝantoj 1592
Areo 12,40 km²
Alteco 460 m super marnivelo
Poŝtkodo 2853
Komunumkodo 6707
Mapo de Courfaivre
Mapo de Courfaivre

Enhavo

Pri la komunumo [redakti]

Courfaivre estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 1592 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio [redakti]

Courfaivre situas ĉe la bordo de la rivero Sorne en la Kaldrono de Delemonto tri kilometrojn sudokcidente de la distriktĉefurbo. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,40 km², de kiuj 40% estas kovritaj de arbaro, 51% servas por agrikulturo kaj 1% por setlado.

Najbaraj komunumoj [redakti]

La komunumo Courfaivre limas en nordo al Develier, en oriento al Courtételle, en sudo al Soulce, en sudokcidento al Undervelier, kaj en okcidento al Bassecourt.

Trafiko [redakti]

Courfaivre disponas pri bona trafiksituo. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 18 de La Chaux-de-Fonds al Delemonto. Du kilometrojn nordokcidente de la vilaĝocentro troviĝas apud Bassecourt la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Glovelier al Delemonto.

Historio [redakti]

La unua dokumenta mencio de Courfaivre datiĝas el la jaro 1147 kiel Curfavro. Kiel unu de la 13 liberaj vilaĝoj de la regno Delemonto Courfaivre fariĝis en la jaro 1271 havaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Courfaivre apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.

[1]

Notoj kaj referencoj [redakti]

  1. Fonto: François Kohler: Courfaivre en Historia Leksikono de Svislando (2005-03-01)

Eksteraj Ligiloj [redakti]