Courfaivre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Courfaivre
Blazono de Courfaivre
Blazono de Courfaivre
Blazono de Courfaivre
Preĝejo de Courfaivre
Preĝejo de Courfaivre
Preĝejo de Courfaivre
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Ĵuraso
Komunumo(j) {{{komunumo}}}
Koordinatoj  47° 20′ 10″ N 7° 17′ 0″ O / 47.33611 °N, 7.28333 °O / 47.33611; 7.28333 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 10″ N 7° 17′ 0″ O / 47.33611 °N, 7.28333 °O / 47.33611; 7.28333 (mapo)
Areo 12,40 km²
Alteco 460 m super marnivelo
Poŝtkodo 2853
Mapo de Courfaivre
Mapo de Courfaivre
Situa mapo de Courfaivre
vdr

Courfaivre estis ĝis la 31-a de decmebro komunumo kaj kaj ek de la 1-a de januaro 2013 parto de la komunumo Haute-Sorne en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 1592 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Courfaivre situas ĉe la bordo de la rivero Sorne en la Kaldrono de Delemonto tri kilometrojn sudokcidente de la distriktĉefurbo. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,40 km², de kiuj 40% estas kovritaj de arbaro, 51% servas por agrikulturo kaj 1% por setlado.

Iamaj najbaraj komunumoj

La komunumo Courfaivre limis ĝis la fino de 2012 en nordo al Develier, en oriento al Courtételle, en sudo al Soulce, en sudokcidento al Undervelier, kaj en okcidento al Bassecourt.

Trafiko

Courfaivre disponas pri bona trafiksituo. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 18 de La Chaux-de-Fonds al Delemonto. Du kilometrojn nordokcidente de la vilaĝocentro troviĝas apud Bassecourt la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Glovelier al Delemonto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Courfaivre datiĝas el la jaro 1147 kiel Curfavro. Kiel unu de la 13 liberaj vilaĝoj de la regno Delemonto Courfaivre fariĝis en la jaro 1271 havaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Courfaivre apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.[1]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la iamaj komunumoj Bassecourt, Courfaivre, Glovelier, Soulce kaj Undervelier estis kunigitaj al la nova komunumo Haute-Sorne kaj ĉesis do ekzisti kiel aŭtonomaj komunumoj.

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: François Kohler: Courfaivre en Historia Leksikono de Svislando (2005-03-01)

Eksteraj Ligiloj