Courteney Cox

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Courteney Cox

Courteney Bass Cox Arquette (naskiĝis la 15-an de junio 1964 kiel Courteney Bass Cox en Birmingham, Alabamo) estas usona aktorino. Al ŝiaj plej gravaj sukcesaj roloj apartenas la televida serio Friends kaj la hororfilma trilogio Scream.

Ŝi ekstudis internan arĥitekturon, sed baldaŭ ĉesis la studadon favore al fotomodela kariero en Novjorko. Ŝi pozis sur titolpaĝoj de etaj magazinoj kaj rolis en diversaj reklamfilmetoj. Krom tio ŝi vizitis aktoradan instruon. Ŝi famiĝis en 1985, kiam ŝi aperis en videofilmeto de Bruce Springsteen por Dancing in the Dark.

Post tio, ŝi ricevis la ĉefrolon en la televida serio Misfits of Science, kiu ĉesis post 16 partoj. Ŝi ludis en 1987 en kineja filmo Masters of the Universe.

Ŝi ludis en pluraj filmoj, serioj, sed ŝi akiris atenton pro ŝia amrilato al aktoro Michael Keaton (1989-1995). Ŝi sukcesis en la filmo Ace Ventura (1994), kiu donis impeton al ŝia kariero kiel partnero de Jim Carrey.

Ŝia grava trarompo okazis per la serio Friends ekde 1994 dum dek jaroj. Akompanis ŝian sukceson en la serio la ludo en la hororfilma triologio Scream. Dum la laboro ŝi konatiĝis kun aktora kunlaboranto David Arquette, kun kiu ŝi edziniĝis en 1999. Ŝi naskis filinon en 2004, ili divorcis en 2010.

Eksteraj ligiloj