Cousine (Sejŝeloj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cousine)
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/areo mankas
Cousine
Cousine insulo
Cousine insulo
insulo
Situo Hinda Oceano
Insularo Sejŝeloj
Geografia situo 4° 21′ S, 55° 39′ O (mapo)-4.350555555555655.6475Koordinatoj: 4° 21′ S, 55° 39′ O (mapo) f1
Cousine (Inner Islands)
Cousine (Inner Islands)
DEC
Cousine
Cousine

Map

Ŝtato Sejŝeloj Sejŝeloj
La insuloj Cousine (maldekstre) kaj Cousin (dekstre), vidite de Praslin
La insuloj Cousine (maldekstre) kaj Cousin (dekstre), vidite de Praslin
vdr

La insulo Cousine ("kuzino") kovras areon de 25 hektaroj (0,25 km²) kaj estas inter la pli etaj el la 115 insuloj de la Sejŝeloj. La insulo situas 6 kilometrojn okcidente de Praslin, la dua plej granda insulo de la arkipelago, kaj 2 kilometrojn sudoriente de la najbara insulo Cousin ("kuzo").

La insulo Cousine estas signifa rifuĝejo de raraj regionaj specioj de bestoj kaj plantoj. Krom la sejŝela testudego interalie oftas gekoj. Krom raraj specioj de malmaraj kantobirdoj kiel la Sejŝela kanbirdo, Acrocephalus sechellensis kaj Copsychus sechellarum, kiuj parte estis portitaj ĉi-tien de la najbara insulo Frégate, ankaŭ ekzistas pluraj specioj de marbirdoj kun imprese multaj ekzempleroj. La ekologia ekvilibro de homa, besta kaj planta vivo tre atentiĝas, kaj sekve la insulo estas ŝatata celo por ekoturistoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La insulo en la 18-a jarcento estis malkovrita de eŭropaj maristoj kaj ekde la jaro 1787 loĝata de franciaj koloniigaj setlistoj. La el Eŭropo kunportitaj katoj kaj hundoj, kiuj ĉasis sur la insulo, rapide malmultigis la antaŭe tie ekzistintajn bestospeciojn. La kreo de grandaj plantejoj pri tabako kaj kokospalmoj krome draste malmultigis la lokajn speciojn da plantoj.

En la jaro 1992 komercisto el Sudafriko aĉetis la insulon, finis la plantejan kultivadon de tabako kaj kokoso kaj deklaris sian volon rekrei la originan ekologian staton de la insulo. Tiucele li ekigis renaturigan programon. Komence la el Eŭropo enportitaj dombestoj kiel katoj kaj kokoj kaptiĝis kaj portiĝis al la najbara, pli granda sejŝela insulo Praslin. Samtempe komenciĝis la kolektado kaj forprenado de ĉiuj ne-lokaj plantoj kiel tabako- kaj kafo-plantoj, kokospalmoj, bambuoj, papriko- kaj cinamo-plantoj. Kvankam kokospalmoj origine ne hejmas sur la insulo, oni tamen lasis iujn malmultajn ekzemplerojn, ĉar sur preskaŭ ĉiuj tropikaj insuloj kokosnuksoj estas nature alportataj per la maraj ondoj kaj tiel ekkreskas sur tiuj insuloj. Anstataŭ la forprenitaj fremdaj plantoj, oni plantis milojn da lokaj arbospecioj (ekzemple morinda, pisoniaochrosia).

nature vivanta ŝejŝela testudego sur la insulo

Turismo[redakti | redakti fonton]

Cele al la financado de la renaturiga projekto kreiĝis malgranda, ekskluziva hoteleto el pluraj bangaloj. Maksimume ok gastoj tie povas samtempe loĝi. La hotelestro kaj ornitologo komune respondecas pri la ekologia ekvilibro de la insula faŭno kaj flaŭro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]