Couvet
| Couvet | |
|---|---|
| Kantono | Neŭŝatelo |
| Komunumo(j) | Val-de-Travers |
| Koordinatoj | 46°55′23″N 6°38′2″O / 46.92306°N, 6.63389°OKoordinatoj: 46°55′23″N 6°38′2″O / 46.92306°N, 6.63389°O |
| Nombro de enloĝantoj | 2755 |
| Areo | 16,41 km² |
| Alteco | 735 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 2108 |
Couvet estis ĝis la 31-a de decembro 2008 komunumo de la distrikto Val-de-Travers en Svislando. Ek de la 1-a de januaro 2009 ĝi formas parton de la nova komunumo Val-de-Travers. La loko havis 2821 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006, nombro kiu malkreskis al 2755 ĝis la 31-a de decembro 2007.
Enhavo |
Geografio [redakti]
La industria komunomo situas en la centra Val de Travers ambaŭflanke de la rivero Areuse kaj sur la aluvia konuso de la flanka rivereto Sucre en la sud-okcidenta neŭŝatela Ĵuraso. Couvet estas fama por esti la sidejo de la supoze unua absinta distilejo en 1797: «Dubied Pere et Fils»
Tafiko [redakti]
Couvet situas apud la kantona ĉefvojo de Neŭŝatelo al Pontarlier, kaj ĝi iam disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio inter la samaj urboj. Nuntempe la konekto al la publika tansportreto okazas per la mallarĝŝpura fervojo al Saint-Sulpice de la Transporto Regiona Neŭŝatela (Transports Régionaŭ Neuchâtelois, TRN SA). Krome ekzistas diversaj buslinio por la fajna distribuo.
Famaj personecoj el Couvet [redakti]
- Couvet estas la hejmkomunumo de la eksa federacia konsilanto Max Petitpierre.
Esperanto-Movado [redakti]
En Couvet naskiĝis la esperantistoj Jules Borel kaj Georges Stroele.