Crésuz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Crésuz
Blazono de Crésuz
Blazono de Crésuz
Blazono de Crésuz
Lago de Montsalvens, Crésuz videblas meze de la bildo malantaŭe
Lago de Montsalvens, Crésuz videblas meze de la bildo malantaŭe
Lago de Montsalvens, Crésuz videblas meze de la bildo malantaŭe
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 37′ 6″ N 7° 8′ 28″ O / 46.61833 °N, 7.14111 °O / 46.61833; 7.14111 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 6″ N 7° 8′ 28″ O / 46.61833 °N, 7.14111 °O / 46.61833; 7.14111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 299
Areo 1,78 km²
Alteco 909 m super marnivelo
Poŝtkodo 1653
Komunumkodo 2130
Mapo de Crésuz
Mapo de Crésuz
Mapo de Crésuz
vdr

Crésuz estas komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 299 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Crésuz situas en la Friburgaj Antaŭalpoj ĉe la suda bordo de la Lago de Montsalvens, proksimume 6,5 kilometrojn oriente de la urbo Bulle kaj 20 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Crésuz kaj la setlejo Petits Monts.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,78 km², de kiuj 35,0 % estas kovritaj de arbaro, 33,9% servas por agrikulturo kaj 23,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Crésuz limas en nordo al Cerniat, en oriento al Charmey, en sudo aliflanke de la Lago de Montsalvens al Broc, kaj en okcidento al Châtel ĉe Montsalvens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Crésuz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 180 de Friburgo al Jaun. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 7 kilometrojn oriente de la komunumo norde de Bulle. Pere de du buslinioj de la entrepreno Transporto Publika Friburga kaj poŝtaŭtolinio al Bulle, Jaun kaj Friburgo al Cerniat la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Crésuz datiĝas el la jaro 1301 kiel Cresu. Dum mezepoko Crésuz apartenis al la Senjorujo Corbières. Post ties divido en la jaro 1249 Crésuz apartenis al la Kunsenjorujo Charmey. En la jaro 1319 la loĝantaro de Crésuz estis liberigita de la vokta imposto. En februaro 1475 Crésuz konkludis civitan kontrakton kun la urbo Friburgo. De 1552 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi apartenis al la friburga Voktejo Corbières, tiam ĝi estis atribuita al la Distrikto Grejerco.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]