Craig Venter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Craig Venter
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1946 (1946-10-14) (77-jaraĝa)
en Sallaga Urbo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio en San-Diego • Mills High School • College of San Mateo
Familio
Edz(in)o Barbara Rae-Venter • Claire M. Fraser
Okupo
Okupo biokemiisto • genetikisto • entreprenisto • scienca esploristo
TTT
Retejo http://www.jcvi.org/
vdr

John Craig VENTER (Sallaga Urbo, Utaho, Usono; 14a de oktobro 1946) estas usona biologo kaj entreprenisto. Li estis la fondoprezidanto de Celera Genomics, kaj famiĝis per iniciato de sia propra Homgenoma Projekto en 1999, for de la publika konsorcio, kun komercaj celoj kaj uzante la teknikon "shotgun sequencing".

Reveninte el la Vjetnama milito, li ekkarieris en medicino, sed ŝanĝis sian fakon kaj diplomiĝis en Biokemio en 1972 kaj doktoriĝis en Farmacio en 1975, ambaŭ ĉe la Universitato de Kalifornio en San-Diego. Laborinte en la Universitato ĉe Buffalo de Novjorkio, li eniris en la Nacia Instituto pri Sano en 1984.

Estante en la NIS, Venter eklernis la teknikon por identigi rapide grandparte la mesaĝajn RNA estantaj en ĉelo, kaj ekuzis ilin por identigi rapide genojn de la homa cerbo. La sekvencoj uzitaj estas tiuj konataj kiel EST. En polemika jura procezo, Venter klopodis patenti ilin, sed li perdis la kazon.

Unu de siaj sukcesaj atingoj estis deĉifri por la unua fojo la kompletan sekvencon de viva organismo: nome la bakterio Haemophilus influenzae.

En junio de 2005, li kunfondis Synthetic Genomics, firmao dediĉita al la uzado de mikroorganismoj genetike modifitaj por la produktado de etanolo kaj hidrogeno kiel alternativaj brulaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Craig Venter en la hispana Vikipedio.