Crannóg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Crannóg (irlanda pluralo: crannóga) estas artefarita insulo el trunkoj, sablo kaj ŝtonoj. Ili estis kreitaj en la orientaj partoj de la britaj insuloj de la neolitiko kaj malofte uzataj ĝis la meza mezepoko.

Kelkfoje sur tiuj artefaritaj insuloj oni konstruis ankaŭ domojn. Malofte naturaj insuloj estas ĉirkaŭitaj de muroj kaj elkonstruataj kiel “cronnóg”: Ekzemploj estas An Dún (Doon Fort) en la lago An Dúin” situanta en la graflando Dún na nGal kaj la Crannóg en la lago Na-Crannagh en la graflando Aontroim. La nomo venis de la irlanda (crann= arbotrunko).[1]

rekonstruo: Crannóg en la lago Tay
rekonstruo : Crannóg en la lago Tay

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Pluraj centoj (taksado 3000) Crannóg-oj estas konataj en Irlando, la Hebridoj (Colla, Islay, Muileo, Uibhist a Tuath kaj Tiriodh) kaj en la skota ĉeflando. Malmultaj troviĝas sur la Orkadoj kaj Ŝetlandaj Insuloj. Unu sola ekzemplero, la Llan-Gors Crannóg, oni trovis en 1868 en Kimrujo en la lago Llangorse, la plej alte situanta lago de suda Kimrujo en la Brecon-Beacons-Nacia Parko en la Nigraj montoj.

Esplorhistorio en Irlando kaj Nordirlando[redakti | redakti fonton]

elfosadoj de la Crannóg de Buiston en la jaro 1881

Irlando[redakti | redakti fonton]

Rekonstruaĵo de Crannóg ĉe Comber.

Kronologio[redakti | redakti fonton]

Eilean Dhomhnaill en la skota lago Olabhat sur la skota la insulo Uibhist a Tuath (North Uist) estas eble la plej malnova Crannóg. La ceramiko de Unstan kaj la radiokarbona datado pruvas sian neolitikan originon inter 3.650 - 2.500 a. K.

En Skotlando finas la uzado de la Crannóg-oj kelkfoje nur en la 17a jarcento. La Priorate-insulo en la Loch Tay estis montburgo de klano, kiu estis konstruita sur restaĵoj de Crannóg. La familio Campbell de Glen Orchy konstruis en la 16a jarcento fortreson, kies ruino ankoraŭ staras sur la insulo.

Konstrumaniero[redakti | redakti fonton]

En lagoj kaj marĉoj oni konstruis el lignaĵoj kaj ŝtonoj rondan aŭ malofte ankaŭ ovalan artefaritan insulon, kiu estis ĉirkaŭita de trunkoj (kies diametro estas malofte pli ol 20 m). La kabanoj sur la insulo estis same rondaj. La muroj de la kabanoj konsistas el plektitaj branĉoj kaj lomo. La tegmento estis el fragmito aŭ fojno. En la kabano estis loko por fajro (en la Moynagh Lough Crannóg kaj en la Lagore Crannóg ankaŭ fajro de forĝisto).

Kelkloke la Crannóg-oj havis alireblecon trans digoj el ŝtono kaj ligno, kiu estis ofte sub la akva nivelo por ke fremdulo ne povas atingi la insuleton. Krome oni povas atingi la insuleton per boato[[]]. Pluraj havis lanĉodeklivojn, kie boatoj povas esti tiritaj surteren. Oni trovis ĉe multaj Crannóg-oj trunkboatojn.

Metioj[redakti | redakti fonton]

Verŝajne la Crannóg-oj estis metiejoj. Oni trovis sur multaj Crannog-oj lignojn el kverko, taksuso, alno, avelujo kaj saliko, kiuj estis gravaj krudmaterialoj. Oni ankaŭ trovis lignajn artefaktojn, kiel siteloj, kuleroj kaj ŝlosiloj kaj ankaŭ ornamitaj lignoj kaj ostoj. Sur aliaj insuletoj la homoj produktis teksaĵojn aŭ ornamaĵojn. Sur la Crannóg de Ardakillen en la graflando Ros Comáin oni trovis mankatenojn kaj ĉenojn.

Hodiaŭaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

La restaĵoj de la Crannóg-oj estas troveblaj ĝis hodiaŭ kiel arbarkovrataj insuloj en la lagoj. Ne malofte ili estas samtempe kune kun Dun-oj aŭ Rath-oj. En Lisleitrim, en la graflando Ard Mhacha), toviĝas speciale imponaj rekonstruitaj Crannóg-oj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Skotando[redakti | redakti fonton]

  • Nicholas Dixon: The history of crannog survey and excavation in Scotland In: International Journal of Nautical Archaeology 20,1 (2007) 1–8.

Irlando[redakti | redakti fonton]

  • Christina Fredengren: Lough Gara through time. Archaeology freland 12 (I), 1998 S. 31/3 ISBN 1-869857-56-9
  • Eamonn P. Kelly: Observations on Irish lake-dwellings. In C. Karkov and R. Farrell (eds) Studies in insuLar art and archaeology 1991 S. 81–98. American Early Medieval Studies 1. Cornell
  • Aidan O'Sullivan: Crannogs, Lake-dwellings of early Ireland, Country House, Dublin 2000, ISBN 1-86059-091-8
  • Aidan O’Sullivan: Crannogs in early medieval Ireland, Four Courts, Dublin, 2005, ISBN 1-85182-927-X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ernest Weekley: An Etymological Dictionary of Modern English, Bd. 1, Courier Dover Publications, 1967, eBook 2013.