Crans-près-Céligny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Crans-près-Céligny
Blazono de Crans-près-Céligny
Blazono de Crans-près-Céligny
Blazono de Crans-près-Céligny
Kastelo de Crans, komunumo Grans-près-Céligny
Kastelo de Crans, komunumo Grans-près-Céligny
Kastelo de Crans, komunumo Grans-près-Céligny
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 21′ 22″ N 6° 12′ 22″ O / 46.35611 °N, 6.20611 °O / 46.35611; 6.20611 (mapo)Koordinatoj: 46° 21′ 22″ N 6° 12′ 22″ O / 46.35611 °N, 6.20611 °O / 46.35611; 6.20611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2 336
Areo 4,32 km²
Alteco 426 m super marnivelo
Poŝtkodo 1299
Komunumkodo 5713
Mapo de Crans-près-Céligny
Situa mapo de Crans-près-Céligny
vdr

Crans-près-Céligny kun simpligita nomo Crans ekde 2021, estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2 336 loĝantojn je la 31-a de decembro 2020.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Grens situas ĉe la nordokcidenta bordo de Lago Lemano 4 kilometrojn sudokcidente de la distriktĉefurbo Nyon kaj 20 kilometrojn nordoriente de la urbo Ĝenevo en la regiono nomita Sankta Tero. La komunumo konsistas el la vilaĝo Crans, al kiu apartenas diversaj loĝ- kaj vilaokvartaloj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,32 km², de kiuj 13,7% estas kovritaj de arbaro, 57,4% servas por agrikulturo kaj 26,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Grens limas en nordo al Eysins, en nordoriento Nyon, en sudoriento la Lago Lemano, en sudokcidento Céligny (GE), kaj en nordokcidento Arnex-sur-Nyon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Crans-près-Céligny pasas la kantona ĉefvojo n-ro de Zuriko al Ĝenevo, kiu ankaŭ nomiĝas Svisa Vojo (france Route de Suisse), kaj en nordo la svisa aŭtovojo A1, kies plej proksima alveturejo Nyon situas proksimume 4 kilometrojn nordoriente de la komunumo. La stacidomo de Crans-près-Céligny estis fermita en la jaro 2004. La konekto al la publika transportreto funkcias pere de la poŝtaŭtolinio de Coppet al Morges.

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto de Crans-près-Céligny nomas sin "Les Corbeaux" (tio, kiu signifas "La Korvoj" en franca)

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Crans-près-Céligny datiĝas el la jaro 1008 kiel Cranos. Ek de la jaro 1036 Crans apartenis al la katedrala kapitolo de Laŭzano. Ek de la jaro 1234 ĝis administris la subvokto de Saint-Prex. La komunumo apartenis sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Voktejo Nyon kaj ek de tiam al la samnoma distrikto.[3]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kiel en multenombraj svisaj komunumoj, ankaŭ en Crans ekzistas bela kastelo vizintinda. Ĝi estis konstruita inter 1764 kaj 1768 sur la loko de antaŭa fortika domo de 1542.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Crans

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]