Crayon Shin-chan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Crayon Shin-chan (japane: クレヨンしんちゃん [kurejon ŝin-ĉan]; hepburne: Kureyon Shin-chan), ankaŭ konata kiel Shin-chan, estas mangao kaj animeo de Yoshito Usui.

Ĝiaj rakontoj, escepte de tiuj por kinofilmoj, temas pri ĉiutagaj okazaĵoj de ĉefpersono Shinnosuke Nohara kaj aliaj personoj. Shinnosuke aĝas 5 jarojn, kaj eĉ se la ĉefrolulo estas infano, la serio ne estas celita al infana publiko. Tamen, ĝi estis anoncita kiel porinfanaĵo en landoj kiel Barato, PortugalioHispanio; en tiu lasta lando la serio akiris grandan famon.[1][2] En la rakonto, la familianoj de Shin-chan loĝas en Japanio, en gubernio Saitamo, en Kasukabe. En oktobro 2003, urbo Kasukabe elektis ilin kiel simbolojn de la urbo.

La mangao estas nekonkludita, pro la forpaso de la aŭtoro en septembro 2009.[3] Produktiĝis kelkaj pliaj volumoj en la venontaj jaroj.[4] Tamen, la televidserio kaj kinofilmoj pludaŭras. Ĝi estis unuafoje elsendita la 13-an de aprilo 1992 en la japana televidkanalo TV Asashi. Ĉiu epizodo daŭras 21 minutojn kaj ili estas dividitaj en tri sub-epizodoj de po 7 minutoj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Shin-chan estas tre petola kaj ruza infano, kiu surprizas plenkreskulojn per siaj senhontaj spritaĵoj, kiuj kutime estas nedecaj kaj nekonvenaj por lia juna aĝo. Apud siaj amikoj kaj sia hundo, Shin-chan travivas plurajn aventurojn; jen hejme, jen lerneje, jen en aliaj lokoj. La konduto de Shinnosuke kontrastas kun la feraj sociaj reguloj de Japanio, rezultante en ĉagrenoj por sia familio, precipe por sia patrino, kiu provas korekti lin per admonoj kaj batoj.

Personoj[redakti | redakti fonton]

Familio Nohara[redakti | redakti fonton]

  • Shinnosuke Nohara (野原 しんのすけ [nohara ŝin-noske])

Japana voĉaktoro: Yajima Akiko, Kobayashi Yumiko.

Oni nomas lin "Shin-chan" (respekt- aŭ karesformo de Shinnosuke, t.e. Ŝinĉjo). Li estas 5-jaraĝa infanĝardenano. Belaj pliaĝaj virinoj, Choko-bi (marko de ĉokolad-biskvitoj) kaj Action Kamen (televidseria superheroo) plaĉas al li. Paprikon li ege malŝatas. Li ŝategas plenumi pugo- kaj elefanto-dancon. Li estas ne malbonintenca, sed li kreas problemojn kien ajn li iras.

  • Hiroshi Nohara (野原 ひろし[~ hiroŝi])

Japana voĉaktoro: Fujiwara Keiji.

35-jaraĝa patro de Shin-chan. Oficisto de Komerc-kompanio Futaba. Li amas sian edzinon, sed kutime agnoskas la belecon de aliaj inoj, kutime pli junaj. Lia patro Ginnosuke Nohara kaj patrino Tsuru loĝas en la gubernio Akita, en Omagari. La personeco de Ginnosuke estas simila al tiu de Sin-chan.

  • Misae Nohara (野原 みさえ[~ misae])

Japana voĉaktoro: Narahashi Miki.

29-jaraĝa patrino de Shin-chan. Dommastrino. Ŝi havas licencon por stiri aŭtojn, sed ŝi stiras tre mallerte. Ŝia estinta familinomo estas Koyama (小山). Ŝia patro Yoshiharu kaj ŝia patrino Hisae loĝas en la gubernio Kumamoto.

  • Himawari Nohara (野原 ひまわり[~ himaŭari])

Japana voĉaktoro: Koorogi Satomi.

0-jaraĝa fratineto de Shin-chan. Brilaj juveloj kaj bonaspektaj viroj plaĉas al ŝi. Ŝi balbutas mallongajn vortojn.

  • Shiro (シロ [ŝiro])

Japana voĉaktoro: Mashiba Mari.

Blanka hejmhundo de la familio. Lia nomo signifas "blankon" en la japana lingvo. Shin-chan trovis lin forlasitan en kartona skatolo. Teorie, la infano devas flegi kaj nutri la hundon, sed li malofte faras tion.

Amikoj de Shin-chan en la infanĝardeno[redakti | redakti fonton]

Shin-chan kaj siaj kvar amikoj ŝerce formas la Defendo-forton de Kasukabe (かすかべ防衛隊).

  • Toru Kazama (風間 トオル)

Japana voĉaktoro: Mashiba Mari.

Li estas ekzemplo de elita kaj bonmaniera infanĝardenano. Li lernas la anglan lingvon kaj japanan kaligrafion ekster la infanĝardeno. Li malŝatas la nematuran kaj provokeman konduton de Shin-chan, sed ili estas ĉiam bonaj amikoj.

  • Nene Sakurada (桜田 ネネ)

Japana voĉaktoro: Hayashi Tamao.

Ŝi estas la sola knabino el la ĉefa grupo. Kiam ŝi koleriĝas, ŝi batas kunikloforman pupon por komfortigi sin. La samon faras multfoje ŝia patrino, kiu montras kolerproblemojn ĉefe kiam Shin-chan ĉeestas. Ŝi pasigas sian tempon feliĉe ludante ludon, kiun ŝi mem elpensis: Omamagoto (hejmludo), aŭ alivorte, ludi familion. Ordinare oni rolas feliĉan familianon, sed en Omamagoto oni rolas malfeliĉan familianon: ekzemple maldungita edzo.

  • Masao Sato (佐藤 マサオ)

Japana voĉaktoro: Ichiryusai Teiyu.

Li estas la plej plorema kaj timema el la grupo. Devigite de Nene, li ofte partoprenas la ludon Omamagoto, kaj li kutime ludas la rolon de maldungita edzo. Li ŝatas novan infanĝardenaninon nomatan Ai-chan.

  • Boo-chan (ボーちゃん)

Japana voĉaktoro: Sato Chie.

Lia vera nomo estas nekonata, li estas alnomita "Boo-chan". Li ĉiam havas mukon pendantan sur la nazo.

Instruistoj[redakti | redakti fonton]

  • Midori Yoshinaga (吉永みどり [joŝinaga midori])

Japana voĉaktoro: Yumi Takada, Haruhi Nanao.

Ŝi aĝas 24 jarojn kaj estas la instruisto de la klaso de Sunfloroj, kie lernas Shin-chan kaj siaj amikoj. Ŝi ŝategas infanojn, sed Shin-chan testas ŝian paciencon ĉiutage. Ŝi trovis koramikon kun kiu ŝi poste edziniĝis, nomata Ishizaka. Ili havis filinon nomatan Momo. Ŝi havas fortan rivalecon kun sia kolego Ume Matsuzaka.

  • Ume Matsuzaka (松坂 梅)

Japana voĉaktoro: Michie Tomizawa.

Ŝi aĝas 24 jarojn kaj estas la instruisto de la klaso de Rozoj. Ŝi emas prizorgi sian eksteraĵon por ŝajnigi sin riĉa, sed vere ŝi havas malmulte da mono pro siaj multekostaj elspezoj. Ŝi malofte konkeras virojn eĉ se ŝi estas sufiĉe bela, kaj Shin-chan fuŝas ĉiujn ŝiajn rendevuojn. Ŝi havas fortan rivalecon kun Midori Yoshinaga.

  • Bunta Takakura (高倉文太)

Japana voĉaktoro: Rokurou Naya, Junpei Morita.

Li aĝas 49 jarojn kaj estas la direktoro de la infanĝardeno. Eĉ se li estas tre afabla kaj bonkora, sia ekstera aspekto kaŭzas al li kelkajn problemojn ĉar iuj homoj (inkluzive de Shin-chan) ofte konfuzas lin kun estro de mafio aŭ kun infanperfortanto.

  • Masumi Ageo (上尾ますみ)

Japana voĉaktoro: Kotono Mitsuishi.

Ŝi aĝas 23 jarojn. Ŝi estas nova instruisto, kiu respondecas pri la klaso de Sakuroj. Ŝi estas timida kaj nervoza, sed kiam ŝi demetas siajn okulvitrojn, ŝi iĝas tute alia homo.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Skarlataj Skorpioj de Saitamo (埼玉紅さそり隊)

Ili estas grupo da tri adoleskaj studantoj (Yuko, Ogin kaj Mari) kiuj pretendas esti danĝera strata bando. Tamen, neniu prenas ilin serioze, ĉefe Shin-chan.

  • La du libristoj

Ili estas du virinoj, unu maljuna kaj alia dudek-jaraĝa. Ili ne povas vendi librojn trankvile pro Shin-chan kaj aliaj uloj, kiuj eniras en la librejon por legi revuojn senpage. Ili uzas sekretan gesto-kodon por interkomunikiĝi.

  • Nanako Ohara (大原 ななこ)

Shin-chan iĝas serioza kaj bonmaniera kiam Nanako ĉeestas, ĉar ŝi estas lia platona amo. Ŝi estas ĝentila kaj bela universitatano. Shin-chan kaj ŝi interkonatiĝis kiam ŝi deprenis polveron de lia okulo.

  • Michi (ミッチー [miĉi]) kaj Yoshirin (ヨシリン [joŝirin])

Ili estas teda paro da novgeedzoj. Ili loĝas apud familio Nohara. Fojfoje ili kverelas pro bagateloj kaj serĉas konsolon ĉe la najbaroj. Fine, ili solvas siajn problemojn sed kontaĝas ilin al Hiroshi kaj Misae.

Referencoj[redakti | redakti fonton]