Credo quia absurdum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Credo quia absurdum, latina esprimo esperantigebla per “mi kredas ĉar ne racie pruvebla”, havas sencertan originon, troveblan tie kaj tie en mezepokaj dokumentoj teologiaj kaj filozofiaj kaj ankaŭ hodiaŭ foje estas alvokata aŭ por konsenti kun ĝi aŭ por malkonsenti aŭ kritike, se ne moke, enkadrigi dikredantojn.

La sintagmo neniam troviĝas en oficialaj dokumentoj de la antikva kaj nuna katolikaj eklezioj. Historiistoj de teologio kaj filozofio informas ke ĝi ne troviĝas en Tertuliano, apologeto de la dua/tria jarcento, kiel, male, oni kredis ĝis la ĵus pasintaj du jarcentoj: en tiu aŭtoro, fakte, troviĝas pensado simila al tiu atribuata al la frazo. Fakte, en Tertuliano legeblas en verko docetismo|kontraŭdoketa (De carne Christi = Pri la karno de Kristo) Natus est Dei Filius, non pudet, quia pudendum est; et mortuus est Dei Filius, prorsus credibile est, quia ineptum est; et sepultus resurrexit, certum est, quia impossibile (= Naskiĝis la Difilo, pro tio hontu ĉar tio estas vere honta; kaj mortis la Difilo, tio kredenda ĉar senfundamenta; kaj li estis entombigita kaj resurektis, tio certas ĉar neebla”. Kutime oni interpretas tiujn vortojn kiel paradokson utilan por substreki la eksterordinarecon kaj nepruveblecon, per la sperto aŭ racio, de religia dogmo; aŭ ankaŭ kiel eksceson de apologeta polemikisto.

Cetere per similaj konceptoj jam ludis Klemento el Aleksandrio en Protreptiko [1]: tie estas laŭdataj paganaj filozofoj kiuj siaracie kaj senscie alproksimiĝis al kristanismo kvankam sin perdantaj en rakontoj de “kunveno inter amikinoj”; kaj Origeno kiu dum mokas paganajn filozofojn ilin ŝatas ĉar “la filozofoj de la Skolo de glora kaj klera Grekio” sukcesis atingi ion pri la Logoso (Komentario pri Johano).

La esprimon citas kaj utiligas Anselmo el Aosto, kaj Abelardo, male, ĝin kritikas kvazaŭ ĝi estus vera principo de esploro pri la kredo kaj ĝia fundamenta forto.

Moderne ĝin ree senpolvigis tradiciismo kaj precipe fidismo (kredismo) laŭ kiuj la vera kredo estas esprimita en la tradicio ne bezonanta la helpon de la racio kaj, pli/malpli, malfidas je la racio kaj ties kapablo atingi la veron. Tiuj ĉi filozofiaj sistemoj interpretas la esprimojn de Tertuliano kaj la sintagmon “credo quia absurdum” laŭ la plej rigora senco. Kutime, male, ĝi estas interpretata kaj eluzata nur por substreki ke la revelacitaj dogmoj ne povas esti pruvataj per la nura racio, kaj do transraciaj kvankam ne kontraŭraciaj.

Fidismo estis plurfoje reĵetita de la Katolika Eklezio.

Interese tiun frazon eluzis ankaŭ Sigmund Freud, ĝin atribuante al Tetuliano, en Die Zukunft einer Illusion “Estonto de iu iluzio” por subteni ke dikredantoj rifuĝiĝas malantaŭ tiu principo kiel taktiko por eskapi la neceson pruvi sian krederojn; ankoraŭ li ĝin eluzas pritaktante Moseon kaj monoteismon por priskribi la supozitan sintenon de la eruditaj dikredantoj kiuj pavus antaŭ la krudaj dikredantoj kiuj limiĝas al la sensaĝa kredo.


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Quelle: Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 4 (1906)
  • La Enciclopedia Cattolica, in lingua italiana, pubblicata nella Città del Vaticano dal 1948 al 1954, in 12 volumi
  • Étienne Gilson, La philosophie au moyen àge, 1932
  • Mondin Battista, Storia della Teologia /4 vol), ESD Edizioni


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[2]

[3] Esperantigita ŝerca-mokeca poeziajo de Antonin TRYB