Creighton Hale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Creighton Hale

Creighton HALE, denaske Patrick FITZGERALD, (n. la 24-an de majo 1882 en la graflando Cork (Irlando) - m. la 9-an de aŭgusto 1965) estis usona film-aktoro, kiu aktiviĝis dum la periodo de mutaj filmoj.

Dum li estis rolanto en la Broadway-teatraĵo Indian Summer fare de Charles Frohman, Hale estis rimarkita de delegito de la firmao Pathe Film Company. Lia unua filmo estis The Exploits of Elaine. Li fariĝis filmstelo per pluraj popularaj filmoj, interalie Way Down East, Orphans of the Storm, and The Cat and the Canary. Lia kariero tamen ĉesis, kiam aperis parolaj filmoj. Li havis nur tre malgravajn rolojn en kelkaj parolaj filmoj, ekzemple Larceny, Inc., The Maltese Falcon kaj Casablanca. Lia lasta filmo estis Beyond the Forest. Li mortis en 1965 en South Pasadena (Kalifornio).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]