Cremonini Cesare

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Cremonini Cesare (Cento, 1550 – Padova, 1631) estis scienculo kaj filozofo itala, lasta elstarulo de aristotelismo averoisma en Italio, fama ankaŭ kiel oponanto al Galilejo.

Aspekte li prezentiĝis korpulenta, falstafa, dotita per granda parolarto fascina kaj magneta. Li ŝatis manĝi kaj resti kun amikoj en longdaŭra kunmanĝado, malmoderis en trinkado, spritis ĉiuokaze kaj majstris por transversi dubojn kaj skeptikecon. Li profesoris ĉe la universitato de Padovo. Centoj da studentoj (ĝis kvarcento samtampe) amase vizitis liajn lekciojn. Li konfesis libertinismon per kiu li ne timis kontraŭstarigi siajn lernantojn al kontraŭlibertinisma jezuitaro de la sama universitato. Sed eĉ pli fama ol ĉio estas lia polemiko kun Galilejo, kiun li kritikis el siaj malfruaj aristotelaj pozicioj.

Estis senpaŭza lukto pere de diskutado neekskludanta diverspecajn batojn por la kontrolo sur la junularo. Cremonini impone enfluis ĉar ĉiuj studentoj de la padova universitato senescepte devis viziti liajn lekciojn pri “natura filozofio”, kaj do elmetiĝis al lia teorio pri morteco de la individua animo. Li inklinadis al skeptikismo kaj sendependiĝo el moralaj reguloj, sed publike adaptiĝadis al la religia komuna praktiko, montrante respekton por la religiaj aŭtoritatoj. “Pensu kion vi volas, sed diru kion oni volas aŭdi de vi”, estis lia sagaca moto. Liaj lernantoj renkontiĝis ekde 1627 ĉe la Akademio de la Nekonatoj [1]kiu kolektis (en 1600) preskaŭ tutan la venecian nobelularon.

Lia penso kopiiĝis en Francio (kie naskigis aŭ kreskigis la Libertinecan Movadon) perhelpe de Gabriel Naudé (bibliotekisto de Kardinalo Mazzarino), kiu komentadis ke la metodo instruita de Cremonini ne estis akcepte aserti io, sed inokuli la dubon pri ĉio. La Nekonatoj flegis kaj flegigis la dubon pere de la diskutado, tio estas pere de la “debato” kiu elĉerpas kaj ne gajnas konkludojn (tipa fermento de ĉiu kontestado), pere de lingvaĵo pli kiel “dinamika procezo ol fiksa teksto”: ili fakte preferis la nedifinitajn signifojn, spritadon, ludvortojn por igi la signifojn ŝanĝantaj. En tio Cremonini estis majstro. La mirindaĵoj de la baroka literaturo baziĝas ankaŭ sur tio: lia modelo, dubema pri kristana doktrino pri senmorteco, kaj subtenanta la fizikan plezuron sendependan de moralo, agis ne malprofunde en la lernantaro. Oni diras ke li diktis, kiel propra epitafon tiujn vortojn: "Hic jacet totus Cremoninus" (Ĉi tie kuŝas la tuteco de Cremonini. Estis la lasta mesaĝo de libertino neanta la senmortecon de la animo, do la pluvivon postmortan.

Certe, lia pensado, kvankam prezentita kiel hipotezoj, ne povis alarmi la padovan inkvizicion ĉe kiu li estis denuncita unue en 1598, kaj en 1604 fare de kolegoj. Sed venkis lia supecitita moto. [2]

La akademio de la Nekonatoj lante estingiĝis ĉe la forpaso de la 17-a jarcento.


Verkaro de Cremonini[redakti | redakti fonton]

• 1596: Explanatio proœmii librorum Aristotelis De physico auditu [1+20+22+43+1 folios[1]] (Explanatio proœmii librorum Aristotelis De physico auditu cum introductione ad naturalem Aristotelis philosophiam, continente tractatum de pædia, descriptionemque universæ naturalis Aristoteliæ philosophiæ, quibus adjuncta est præfatio in libros De physico auditu. Ad serenissimum principem Alphonsum II Estensem Ferrariæ ducem augustissimum) also ("Explanatio proœmii librorum Aristotelis De physico auditu, et in eosdem Præfatio, una cum Tractatu de Pædia, seu, Introductione ad philosophiam naturalem Aristotelis."[2]) (ed. Melchiorre Novello as "Melchiorem Novellum") - Padua: Novellum

• "Tractatus de pædia" alias "De pædia Aristotelis" aŭ foje "De pœdia Aristotelis" (ankaŭ kiel "Descriptio universæ naturalis Aristoteliæ philosophiæ", aŭ erare "Diatyposis universæ naturalis aristotelicæ philosophiæ") aŭ "Introductio ad naturalem Aristotelis philosophiam" (aŭ "Introductio ad naturalem Aristotelis philosophiam")

• "Explanatio proœmii librorum Aristotelis De physico auditu" (foje "Explanatio proœmii librorum De physico auditu")

• 1605: De formis elementorum (Disputatio De formis quatuor corporum simplicium quæ vocantur elementa) - Venecio

• 1611: De Anima (De Anima lectiones 31, opiniones antiquorum de anima lect. 17) - Studenta skriba registrado

1613: Disputatio de cœlo (Disputatio de cœlo : in tres partes divisa, de natura cœli, de motu cœli, de motoribus cœli abstractis. Adjecta est Apologia dictorum Aristotelis, de via lactea, et de facie in orbe lunæ) - Venecio: Thomam Balionum "De cœlo", "De natura cœli", "De motu cœli", "De motoribus cœli abstractis", "De via lactea", "De facie in orbe lunæ"

• 1616: De quinta cœli substantia (Apologia dictorum Aristotelis, de quinta cœli substantia adversus Xenarcum, Joannem Grammaticum, et alios) - Venecio: Meiettum

• 1626: De calido innato (Apologia dictorum Aristotelis De calido innato adversus Galenum) - Venice: Deuchiniana (represita en 1634)

• 1627: De origine et principatu membrorum (Apologia dictorum Aristotelis De origine et Principatu membrorum adversus Galenum) - Venecio: Hieronymum Piutum. "De origine", "De principatu membrorum"

• 163?: De semine (Expositio in digressionem Averrhois de semine contra Galenum pro Aristotele)

• 1634: De calido innato et semine (Tractatus de calido innato, et semine, pro Aristotele adversus Galenum) - Leiden: Elzevir (Lugduni-Batavorum): "De calido innato", "De semine" (Apologia dictorum Aristotelis De Semine)

• 1644: De sensibus et facultate appetitiva (Tractatus tres : primus est de sensibus externis, secundus de sensibus internis, tertius de facultate appetitiva. Opuscula haec revidit Troylus Lancetta auctoris discipulus, et adnotatiotes confecit in margine) also (Tractatus III : de sensibus externis, de sensibus internis, de facultate appetitiva) (ed. Troilo Lancetta, as "Troilus Lancetta" or "Troilo de Lancettis"), Venicio: "De sensibus externis", "De sensibus internis", "De facultate appetitiva"

• 1663: Dialectica (Dialectica, Logica sive dialectica) (ed. Troilo Lancetta, as "Troilus Lancetta" or "Troilo de Lancettis") ("Dialecticum opus posthumum") - Venecio: Guerilios


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Edward Muir, The Culture Wars of the Late Renaissance: Skeptics, Libertines, and Opera. (Guerre culturali. Libertinismo e religione alla fine del Rinascimento, Laterza - Italio)


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]