Cresciano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cresciano
Blazono de Cresciano
Blazono de Cresciano
Blazono de Cresciano
Valo de Cresciano
Valo de Cresciano
Kantono Tiĉino
Distrikto Riviera
Komunumaro Riviera
Koordinatoj  46° 17′ 0″ N 9° 0′ 0″ O / 46.28333 °N, 9.00000 °O / 46.28333; 9.00000 (mapo)Koordinatoj: 46° 17′ 0″ N 9° 0′ 0″ O / 46.28333 °N, 9.00000 °O / 46.28333; 9.00000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 640
Areo 17,23 km²
Alteco 260 m super marnivelo
Poŝtkodo 6705
Komunumkodo 5283
Mapo de Cresciano
Mapo de Cresciano

Cresciano estas komunumo de la komunumaro Riviera kaj la distrikto Riviera en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 640 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cresciano situas en la sudo de la Valo Leventina, proksimume 10 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Belinzono ĉe la orienta flanko de la bordo de la rivero Tiĉino. La komunumo konisistas el la vilaĝo Cresciano en la valo kaj la setlejoj Sul Sasso, Cavri, Ramiogi, Moncrino kaj Donadino, kaj diversaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,23 km², de kiuj 58,3% estas kovritaj de arbaro, 6,7% servas por agrikulturo kaj 3,4% por setlado. Proksimume triono de la komunuma teritorio konsitas el altmontara dezerto. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Cresciano limas en nordo al Osogna, en nordoriento al Arvigo (GR), en sudoriento al San Vittore (GR), en sudo al Claro, en sudokcidento al Preonzo, kaj en nordokcidento al Moleno.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Cresciano pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 de Bazelo trans Gotardopasejo al Chiasso. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2, kiu pasas aliflanke de la rivero Tiĉino paralele al la komunuma limo, situas en Biasca proksimume 4 kilometrojn norde de la komunumo. Pere de stacidomo ĉe la linio de Gotarda Fervojo de Svisaj Federaciaj Fervojoj la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Cresciano datiĝas el la jaro 978 kiel cortis Crissianicum. En la 19-a jarcento en Cresciano estis trovitaj restaĵoj de setlejo el la bronzepoko. Dum mezepoko Cresciano troviĝis sub la regado de la katedrala kapitolo de Milano. Post la konkero fare de la Svisa Ĵurkomunumo ĝi estis en la jaro 1499 integrita al la Voktejo Riviera, kiu post la fondo de Kantono Tiĉino en la jaro 1803 fariĝis distrikto kaj komunumaro.[3]


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]