Crickhowell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monteto Crug Hywel

Crickhowell estas malgranda urbo de Powys, Kimrio, kiu situis ĉe la sudo limo de la Nigraj Montoj. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 2,800 loĝantojn. Tra la urbo fluas Rivero Usk. La urbo nomiĝas laŭ apuda ferepoka montet-fortikaĵo, Crug Hywel.

Ponto

Parto de la ponto ĉe Crickhowell

Estas 17-jarcenta ponto trans Rivero Usk kiu tre malkutime konstruiĝis: unuflanke ĝi havas 12 arkojn; je la alia flanko, 13.

Kastelo

Ĉe Crickhowell videblas ruina mezepoka kastelo. Tiu unue konstruiĝis de la normandoj ĉirkaŭ 1121, plejparte el grundo kaj ligno, kaj plifortiĝis en ŝtono meze de la 13-a jarcento kaj denove en 1400. Tamen dum la frua 15-a jarcento la kastelo parte detruiĝis de armeo de la kimra princo Owain Glyndŵr.

George Everest

Ĉe Crickhowell naskiĝis Kavaliro George Everest (1798-1866), laŭ kiu nomiĝas Monto Everesto.