Cristuru Secuiesc
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 13 Nov. 2011.
6 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Cristuru Secuiesc (kristuru sekujesk) hungare: Székelykeresztúr, (germane : Kreutz) estas rumana urbo situanta en la Tărnava Mare nordoriente de Sighişoara. Administre ĝi apartenas al Filiaş.
Enhavo |
[redakti] Loĝantaro
- 1910: 3 886 (hungaroj, germanoj)
- 1992: 9 500 (95,5% hungaroj),
- 2002: 9 672 (9 201 hungaroj, 202 rumanoj, 239 romaoj, 12 germanoj)
[redakti] Historio
Ĝi estis kamparurbo ekde la 15-a jarcento ĝis 1886 kaj post tiu komunumo ĝis 1956, kiam denove fariĝis urbo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Udvarhely vármegye).
- La 1-an de februaro 1605 la sikuloj havis tie nacikunvenon.
- 1793: fondo de la unitariisma Mezlernejo Orbán Balázs).
- 1849: la 30-an de julio Sándor Petőfi ĉi tie pasigis sian lastan nokton. Honore al la poeto la plej granda ĝenerala lernejo de la urbo portas la nomon de la poeto.
- 1870: fondado de la ŝtata porinstruista mezlernejo.
- 1946 fondado de la muzeo, 1955:tribunala registrado de la muzeo, ekde 1997 ĝia nomo Molnár István Múzeum.
[redakti] Ĝemelkomunumoj
Ajka, Hungario
Csurgó, Hungario
Derecske, Hungario
Dévaványa, Hungario
Dunakeszi, Hungario
Kalocsa, Hungario
Karcag, Hungario
Kunszentmiklós, Hungario
Lánycsók, Hungario
Senta, Serbio
[redakti] Bibliografio
- Benkő Elek: Székelykeresztúri kályhacsempék, (kun István Uglhy, Buk., 1984.
- Benkő Elek: A középkori Keresztúr-szék régészeti toporáfiája, Bp., 1992.
- Szabó Kálmán Attila: A székelykeresztúri állami tanítóképző története. Benedek Elek Alapítvány, Székelyudvarhely, 2000.
- Vofkori György: Székelykeresztúr képestörténete (Historio en bildoj de Cristuru Secuiesc), 2002.
- Sándor-Zsigmond Ibolya: Mesében éltem- A székelykeresztúri szitásság. 2005.
[redakti] Gravaj personoj
- Rozália Antal, edzino de Mózes Borsos (*1952): popolpoetino. Ŝi loĝas en Baraolt.
- Árpád Ajtony (*9-a de januaro 1944): socipsikologo, verkisto.
- Endre Baksa (*Cluj, 11-a de julio 1949): muzikinstruisto, kapelestro.
- Attila Balázs K. (*1973): poeto.
- Elek Benkő muzeologo tie inter 1979 kaj 1988.
- Ilona Benkő (*29-a de aprilo 1937): ceramikistino.
- Salamon Csifó (Székelykeresztúr, 1-a de aŭgusto 1865 - 8-a de januaro 1934, Koloĵvaro: unitariisma teologo, eklezia sekretario en Koloĵvaro.[1]
- Gerő Daday (Gyulafehérvár, la 21-a de marto 1890- Budapeŝto, 22-a de marto 1979) pentristo.[2] estis desegninstruisto tie en la 20-aj jaroj.
- Gábor Daniel politikisto, bienulo, iniciatinto de fondigo de la porinstruista lernejo.
- Jenő Farkas (Nyárádszereda, 15-a de julio 1908 - Târgu Mureş, 3-a de julio 2000): instruisto, folklorkolektanto de volumo Vadrózsa virága (2004).
- László Fodor (*8-a de februaro 1928): historiisto.
- Lajos Fülöp (*Odorheiu Secuiesc, 4-a de januaro 1948): instruisto pri la hungara lingvo kaj literaturo, direktoro de la loka muzeo ekde 1977.
- Sándor Gálfalvi (Nagykadács, 26-a de majo 1919 - Cristuru Secuiesc, 12-a de januaro 1996): pedagogo, kulturorganizanto, publicisto, ĉefadministranto de transilvania unitariisma eklezio.
- Sándor Gyallay-Pap (17-a de marto 1906 - samloke, 8-a de novembro 1944): poeto.
- István Gyertyánffy (Tibód, 25-a de decembro 1834 - Budapest, 2-a de aŭgusto 1930) pedagogia verkisto, la unua lernejestro de la Porinstruista Mezlernejo de Cristuru Secuiesc inter 1870 kaj 1873.
- Sándor Haáz ĉi tie instruis en porinstruista mezlernejo (1951-1955).
- László Ipó (Felsőboldogfalva, 4-a de marto 1911- Cristuru Secuiesc, 22-a de marto 1991): pentristo.
- László Ipó (*10-a de januaro 1939): geologo, muzeologo.
- Dénes Barna Jakab (n. 17-a de februaro 1976): juristo, filozofo
- Károly Elekes (19-a de julio 1951: grafikisto, skulptisto, pentristo.
- Ernő Kaznovszky (*23-a de julio 1924 - Bukareŝto?, ?-a de novembro 1998): skulptisto, adjunkto.
- János Kibédi (1960) skulptisto.
- Ervin Kiss (*29-a de aprilo 1929): kuracisto, grafikisto.
- László Kocziány ĉi tie instruis inter 1949 - 1955.
- Ferenc Kozma (1844-1920: ano de MTA,la dua direktoro de la loka Porinstruista Lernejo inter 1873-1886.
- István Kovács (14-a de januaro 1921 – Budapest, 31-a de oktobro 1957): elektroinĝeniro ekzekutita pro partopreno en revolucio de 1956-a jara en Hungario.
- Attila László (*28-a de majo 1933): muzikinstruisto, ĥorestro, komponisto.
- Ágnes Lőrincz (1959) belartistino ekde 1985 vivanta en Germanujo.
- Erzsébet Lőrinczi, Erzsébet Nagy (*4-a de aprilo 1909 - ?): pentristino.
- László Lőrinczi unitarisma pastro, lernejestro, agronomo.
- András Máthé (*20-a de aprilo 1923): ĵurnalisto, memuaristo, lokhistoriisto.
- István Molnár d-ro (Bordos, 7-a de decembro 1910 - Cristuru Secuiesc, 10-a de januaro 1997): muzeologo, etnografo, fondanto de loka muzeo.
- Kálmán Molnár (*15-a de septembro 1936): muzeologo.
- Albert Márkos (17-a de oktobro 1914 - Cluj-Napoca, 11-a de junio 1981): komponisto.
- István Nagy (*1-a de aŭgusto 1970): ĵurnalisto, redaktoro.
- Elek Nagy reformita pastro
- Árpád P. Buzogány (*22-a de majo 1965): instruisto, bibliotekisto, verkisto, poeto.
- Sándor Sipos (Cristuru Secuiesc, 5-a de aprilo 1957) skulptisto.
- Jenő Sándor (30-a de junio 1891 – Budapest, 30-a de decembro 1978: komponisto.
- Réka Sánta-Jakabházi (n. 27-a de septembro 1973): universitata instruistino
- Rozália Sütő Petre (24-a de aprilo 1952) tekstilistino, scenejdekoraciistino
- András Szécsi (Bukareŝto, 15-a de februaro 1934 - Târgu Mureş, 20-a de oktobro 1991): pentristo
- Zsejke Székely (8-a de februaro 1968) operkantistino (soprano).
- József Tiboldi (1883-1957): komponisto.
- István Tibor Ughy (Cristuru Secuiesc), 25-a de julio 1938: pentristo, grafikisto.
- Csaba Váli (*1978) poeto
- Dénes Vass (12-a de februaro 1960) fizikisto. entreprenisto, fondposedanto de ekonomia semajngazeto Pulzus.
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Muzeo Molnár István [3]
- Administrcia mapo de distrikto
- Popolnombrado 2002
- Retpaĝo

