Croke Park/Páirc an Chrócaigh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 14:34, 8 mar. 2013 farita de Addbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Croke Park/ Páirc an Chrócaigh aŭ plennome Croke Memorial Park (sportejo memora de Croke) estas stadiono en Dublino, Irlando, en kiu la naciaj ludoj de iomano kaj pejlo estas ludataj. Sur la sportejo estas ankaŭ kvarmura enfermaĵo por la tria irlanda nacia ludo, gaela manpilko. La sportejo povas enhavi 90 000 homojn.

La 21-an de novembro 1920 ('Sanga Dimanĉo'), dum la angli-irlanda milito de sendependeco, britaj kvazaŭmilitistaj soldataroj, nomataj Black and Tans, komencis pafadon kontraŭ ludantoj kaj spektantoj dum la finalo de la Tut-Irlanda Pejla Ĉampioneco. 12 homoj, inkluzive de unu ludanto, estis mortigitaj, kaj multaj aliaj estis vunditaj. Tiu ĉi kruelegaĵo estis reprezalio por la mortigo samtagmatena de 14 britaj agentoj, fare de la Irlanda Respublika Armeo (IRA).

La stadiono estis nomata por ĉefepiskopo Croke, unu el la fondintoj de la Gaela Atleta Asocio (GAA) / Cumann Lúthchleas Gael (CLG) en 1884.